La haitia polico anoncis, ke almenaŭ 34 suspektataj membroj de krimbandoj estis mortigitaj ĵaŭde dum operaco en Martissant, kvartalo de la ĉefurbo Portoprinco. Laŭ la polico, la atakon partoprenis kontraŭbanda specialtrupo, en kiu laboras ankaŭ homoj de la privata sekureca firmao Vectus Global. La firmaon fondis Erik Prince, kiu antaŭe fondis ankaŭ la konatan sekurecan entreprenon Blackwater.
La polico raportis neniujn aliajn mortintojn aŭ vunditojn. Ĝi ankaŭ precizigis, ke la salvadoraj soldatoj, kiuj nun troviĝas en Haitio, ne partoprenis la operacon. La mortintoj estas priskribitaj kiel suspektataj bandanoj; neniu sendependa konfirmo pri ilia identeco estis publikigita.
Martissant havas grandan strategian valoron. La kvartalo kuŝas laŭ la ĉefa vojo, kiu ligas Portoprincon kun la urboj en la okcidento kaj sudo de la lando, konata kiel Vojo 2. Krimbandoj tie dum jaroj postulis pagojn de vojaĝantoj aŭ pafis al veturiloj, tiel ke iĝis malfacile transporti varojn al la ĉefurbo kaj el ĝi. Laŭ raporto de Unuiĝintaj Nacioj (UN) el 2023, bandoj aktivaj inter la kvartaloj Tabarre kaj Carrefour iam postulis de vojaĝantoj ĉirkaŭ 380 usonajn dolarojn por rajti trapasi Martissant.
La bandoj regas la kvartalon ekde la batalo, kiu komenciĝis en junio 2021. Tiam bandoj el Grand-Ravine kaj Village-de-Dieu atakis la rivalan bandon Ti-Bois. Laŭ raporto de UN el julio 2022, la bataloj devigis almenaŭ 19 000 homojn forlasi siajn hejmojn. La franca televido France 24 skribas, ke entute ĉirkaŭ 800 000 homoj estis tuŝitaj de la perforto. La haitia Centro por Analizo kaj Esplorado pri Homaj Rajtoj taksis pasintjare, ke pli ol unu miliono da homoj devis fuĝi de siaj hejmoj ekde kiam Martissant falis en la manojn de la bandoj.
Samtempe la Forto por Subpremado de Bandoj, internacia forto subtenata de UN, diris, ke ĝi intensigas siajn operacojn en Tabarre kaj en la centra regiono Artibonite. Laŭ la forto, ĝiaj soldatoj estis pafataj, dum ili forigis barikadojn kaj tranĉeojn laŭ la Nacia Vojo 5, norde de la urbo Gros-Morne. „La celo estas klara: ne nur forpeli la bandojn, sed detrui ilian regadon super la komunumoj, rekonkeri la teritorion kaj malhelpi ilian revenon“, skribis la forto en la socia reto X. Laŭ France 24, la mesaĝo aperis dimanĉe.
Ĉirkaŭ 2 500 salvadoraj soldatoj estas nun en Haitio. Salvadoro, kies prezidanto estas Nayib Bukele, sendis ilin post embusko apud Portoprinco la 18-an de oktobro, post kiu malaperis kvar salvadoraj aviadaj teknikistoj. Ĉi-monate la salvadoraj soldatoj atakis la domojn de la bandestroj Jeff kaj Lanmò San Jou, sed neniu el ili estis mortigita.
Jam pli frue la salvadora parlamento akceptis en septembro leĝon, kiu plilongigas ĝis oktobro 2027 la ĉeeston de malgranda salvadora grupo, kiu kunlaboras kun la Forto por Subpremado de Bandoj.
La perforto de la bandoj okazas en profunda politika krizo. Haitio ne havas prezidanton ekde julio 2021, kiam estis mortigita la tiama ŝtatestro Jovenel Moïse. La lando nun prepariĝas por siaj unuaj elektoj post pli ol dek jaroj.


Komentoj