Atako per drono kontraŭ armea instalaĵo en Kuvajto ĵaŭde mortigis du italajn civitanojn. Kuvajtano kaj pakistanano estis vunditaj kaj transportitaj al hospitalo. Laŭ Al Jazeera, la mortintoj estas la 65-jara Antonio Saccoccio kaj la 36-jara Emanuele Lo Russo. Ambaŭ laboris kiel teknikistoj por Rheinmetall Italia, filia firmao de la germana armila entrepreno Rheinmetall.
La itala ministro pri eksterlandaj aferoj Antonio Tajani klarigis, ke la teknikistoj prizorgis detektajn antenojn de la aerdefenda sistemo Skyguard, kiam ili estis trafitaj de eroj de interkaptita drono. Tajani atribuis la atakon al dronoj de irana deveno, sed samtempe agnoskis, ke ankaŭ milicoj proksimaj al Irano en aliaj landoj eble lanĉis la flugaĵojn. Ĝis nun Italio anoncis nek armean respondon, nek pliajn sankciojn, nek aliajn punajn rimedojn kontraŭ Irano.
Kuvajto reagis per alvoko de la irana ambasadoro. La kuvajta Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kondamnis tion, kion ĝi nomis daŭrantaj iranaj atakoj, kaj deklaris, ke la lando rezervas al si la rajton je memdefendo. Laŭ Al Jazeera, Kuvajto suferis serion de iranaj atakoj dum la lastaj semajnoj.
Irano siavice malakceptis ĉian respondecon. Kaj la irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, kaj la proparolanto de la iranaj armitaj fortoj priskribis la akuzojn kiel operacon sub falsa flago. La irana ministro pri eksterlandaj aferoj Abbas Araghchi skribis en X: „La okazaĵo estas suspektinda kaj aspektas kiel antaŭpreparita recepto por milito.” Li aldonis, ke li telefonis al siaj italaj kaj kuvajtaj kolegoj por esprimi kondolencojn. Laŭ Al Jazeera, Teherano asertas, ke la okazaĵo celas pli profunde enŝovi eŭropajn landojn en la konflikton, dum analizistoj cititaj de la sama medio opinias, ke Irano eble volas malfortigi la defendon de Kuvajto. Iuj amaskomunikiloj proksimaj al la irana ŝtato kulpigis Ukrainion pri la atako; Ukrainio laŭdire atakis dimanĉe du rusajn ŝipojn en Libio.
Ankoraŭ ne estas konfirmite, kiu lanĉis la dronon, nek ĉu la atako venis rekte el Irano aŭ de grupo aganta en ĝia nomo. Unu el la scenaroj priskribitaj de analizisto de Al Jazeera, laŭ kiu respondecus porirana grupo en Irako, restas hipoteza.
La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), António Guterres, kondamnis la atakon kaj alvokis ĉiujn partiojn al sinregado. En noto publikigita vendrede li parolis pri „la sola realigebla vojo al daŭra paco en la regiono”. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, deklaris, ke la Eŭropa Unio (EU) devas plifortigi la premon sur Irano pro la atakoj kontraŭ Kuvajto kaj aliaj arabaj aliancanoj. EU jam konsideras la Korpuson de la Gardistoj de la Islama Revolucio terorisma organizaĵo kaj trudis al Irano multajn sankciojn.
La itala Ministerio pri Defendo memorigis, ke Italio permesis por usonaj flugoj el italaj bazoj nur rutinajn loĝistikajn kaj teknikajn operaciojn, ne batalajn misiojn. La klarigo aperis en kunteksto, en kiu la rolo de eŭropaj landoj en la regiona konflikto estas ĉiam pli diskutata.
La atako okazis meze de akra streĉiĝo en la regiono de la Persa Golfo. La 28-an de februaro Usono kaj Israelo komencis atakojn kontraŭ Irano, post kio Irano blokis la Hormuzan Markolon. Meze de julio, post la kolapso de interkonsento kun Teherano, Usono siavice komencis blokadon de iranaj havenoj.
Aparte de la okazaĵo en Kuvajto, usonaj fortoj vendrede pafis en la Omana Golfo al la ŝipo Pacific Archer, kiu navigas sub la flago de Palaŭo, kaj senfunkciigis ĝian propulsan sistemon. Laŭ la raportoj, la ago estis parto de la usona blokado de iranaj havenoj.


Komentoj