Vendredo, la 27-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Ekonomio

Norvega aviadkompanio Norse Atlantic bankrotis pro altiĝintaj fuelkostoj

La ĉefa norvega funkcia unuo de la aviadkompanio Norse Atlantic Airways petis bankroton vendrede kaj nuligis ĉiujn flugojn. Ĝi ne sukcesis trovi urĝan financadon post la kreskego de la fuelprezoj, ligita al la milito en Irano.

MarcelX42 / Wikimedia Commons / CC BY-SA 4.0

La funkcia unuo de la norvega aviadkompanio Norse Atlantic Airways AS petis bankroton vendrede. La kompanio nuligis ĉiujn siajn flugojn kaj ĉesigis la vendadon de biletoj. Ĝia klientservo laŭ raportoj ne plu estas atingebla. Merkrede la aviadkompanio anoncis, ke ĝia financa situacio estas kritika, kaj ĵaŭde ĝi interrompis ĉiujn flugojn. Ĝi ne sukcesis kolekti la bezonatan urĝan monon, ĉar la kostoj de fuelo forte kreskis pro la milito en Irano.

Ĉefa kaŭzo de la bankroto estas la prezo de la aviadila fuelo. Laŭ la Internacia Asocio de Aera Transporto (IATA), tiu prezo kreskis tutmonde je 71 procentoj dum la pasinta jaro, kaj en Eŭropo je pli ol 78 procentoj. La ĉefoficisto de la kompanio, Eivind Roald, diris al la norvega publika dissendanto NRK: „Ni ne povis elporti la kromajn kostojn … La fuelo estas tio, kio faligis ĉi tiun kompanion.“

En komuniko Roald klarigis, ke „la estraro de Norse Atlantic Airways AS faris la malfacilan decidon peti bankroton, malgraŭ vastaj klopodoj de la kompanio kaj de la grupo trovi solvon“. La bankroto tamen ne koncernas la tutan grupon. La patrina kompanio Norse Atlantic ASA, kies akcioj estas kotataj en la borso, kaj la brita filia kompanio Norse Atlantic UK ne estas parto de la peto kaj ankoraŭ provas daŭrigi sian funkciadon.

Laŭ la germana dissendanto DW, la luigantoj de la aviadiloj finis la luokontraktojn por ĉiuj 12 aviadiloj de la floto kaj postulis, ke la kompanio redonu ilin. Komence la aviadkompanio intencis kontesti tiun decidon, sed poste sekvis la planoj pri bankroto. Laŭ Al Jazeera, temas pri luokontraktoj kun la firmaoj AerCap Holdings kaj BOC Aviation. Ankaŭ laŭ Al Jazeera, la akcioj de Norse falis vendrede je preskaŭ 69 procentoj en la Borso de Oslo kaj je 85 procentoj en Usono.

La aviadkompanio estis fondita en 2021 kaj havas sian sidejon en Arendal, en suda Norvegio. Ĝi havis floton de 12 aviadiloj kaj flugis al 14 cellokoj. Laŭ DW, la kompanio jam antaŭ la streĉoj kaŭzitaj de la milito estis en malfacila situacio: en 2025 ĝi registris netan perdon de 61,9 milionoj da usonaj dolaroj (56,5 milionoj da eŭroj).

La bankroto ankaŭ forte trafas la dungitojn. La estraro de la pilota asocio de Norse Atlantic diris al la novaĵagentejo Reuters: „Ĉi tio estas tre malfacila tago por la pilotoj kaj iliaj familioj, kaj por ĉiuj aliaj dungitoj de Norse.“ La pasaĝeroj, kiuj jam aĉetis biletojn, povas peti repagon per la bankrota procedo, sed repago ne estas garantiita. La aviadkompanio konsilis al ili kontroli sian vojaĝan asekuron aŭ kontakti sian bankon.

La fuelprezoj subite altiĝis komence de 2026, post usonaj atakoj kontraŭ Irano, kiuj malpliigis la trafikon tra la Hormuza Markolo, grava itinero por la naftaj eksportoj el la regiono de la Persa Golfo. Je la pinto, la prezo de aviadila fuelo pli ol duobliĝis. Ĝi atingis eĉ pli altan nivelon ol post la rusa invado de Ukrainio en 2022. En la mezo de la somero la prezoj iom malaltiĝis pro esperoj pri solvo de la konflikto, sed ili denove kreskis, kiam tiuj esperoj malfortiĝis.

Norse Atlantic ne estas la sola aviadkompanio, kiu suferas pro la kostoj de fuelo. La latvia aviadkompanio airBaltic en septembro petis protekton kontraŭ kreditoroj laŭ la usona bankrota procedo konata kiel Chapter 11, kaj la usona malmultekosta aviadkompanio Spirit Airlines ĉesis funkcii en majo. Krome la tuta aviada sektoro ankoraŭ resaniĝas post la pandemio de kovim-19, kiu ekde 2020 forte malpliigis la aertrafikon.

Fontoj: DW, The Guardian, Al Jazeera

Komentoj