Vendredo, la 27-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Mondo

Perfortaj interbatiĝoj ĉe du matĉoj de la Eŭropa Ligo en Marsejlo kaj Batumo

Ĵaŭde perforto ĉe du eŭropaj futbalmatĉoj kaŭzis vundojn, arestojn kaj politikajn reagojn. Francaj kaj bulgaraj gvidantoj kondamnis la okazaĵojn en Marsejlo, dum la interbatiĝoj en Batumo kaŭzis diplomatian disputon inter Turkio kaj Kartvelio.

Dronepicr / Wikimedia Commons / CC BY 3.0

Ĵaŭde okazis perfortaj interbatiĝoj ĉe du matĉoj de la Eŭropa Ligo, la dua plej grava klubkonkurso de la Unuiĝo de Eŭropaj Futbalaj Asocioj (UEFA). En la franca urbo Marsejlo bulgaraj subtenantoj estis vunditaj ĉirkaŭ la matĉo inter Olympique de Marseille kaj Levski Sofia. En la kartvela urbo Batumo la polico arestis plurajn homojn post interbatiĝoj dum la matĉo inter la turka klubo Beşiktaş kaj la israela Hapoel Be’er Sheva.

La interbatiĝoj en Marsejlo okazis ĉe la stadiono Stade Vélodrome, antaŭ aŭ dum la matĉo. Laŭ la loka polico, 11 bulgaraj subtenantoj estis vunditaj, kaj kvin el ili oni transportis al hospitalo. Levski Sofia perdis la matĉon per 1:0. Jam antaŭ la renkontiĝo la francaj aŭtoritatoj sepoble reduktis la nombron de biletoj vendataj al subtenantoj de Levski kaj trudis al ili kromajn limigojn pri movado. La prokurorejo de Marsejlo malfermis du enketojn.

Pri la kaŭzo de la perforto la priskriboj malsamas. Laŭ Al Jazeera, fotisto de la novaĵagentejo Reuters diris, ke la interbatiĝoj komenciĝis post kiam subtenanto en la tribuno de la gastoj faris nazian saluton. La klubo Levski siavice asertas, ke ĝiaj subtenantoj estis atakitaj per bastonoj kaj signalaj fajraĵoj.

Gvidantoj en Francio kaj Bulgario kondamnis la okazaĵojn. La bulgara ĉefministro Rumen Radev skribis en Facebook: „Agresemo kaj perforto ne havas lokon en civilizita Eŭropo.” La franca ministro pri internaj aferoj Laurent Nuñez deklaris: „Perforto, rasa malamo kaj provokado ne havas lokon en niaj stadionoj.” Manuel Bompard, parlamentano de la partio Nesubmetiĝema Francio (LFI), skribis en X: „La ekstrema dekstro ne havas lokon en niaj stadionoj!” La bulgara ministerio pri eksteraj aferoj anoncis, ke ĝi petos detalan enketon, kaj por vendredo oni planis proteston antaŭ la franca ambasadejo en Sofio.

La matĉon inter Beşiktaş kaj Hapoel Be’er Sheva UEFA estis translokinta de Istanbulo al Batumo pro sekurecaj kialoj. La dana arbitraciisto Morten Krogh interrompis la ludon en la 26-a minuto, kaj ĝi rekomenciĝis post ĉirkaŭ duonhoro. Beşiktaş fine venkis per 2:1. Laŭ la kartvela polico, 16 homoj estis arestitaj kaj tri policanoj vundiĝis. Beşiktaş, citante klubdungiton, diris, ke kvin turkaj subtenantoj estis transportitaj al hospitalo. Laŭ Al Jazeera, la turka novaĵkanalo NTV raportis, ke la polico uzis pipran sprajaĵon.

Laŭ DW, turkaj subtenantoj montris standardon subtene al Palestino kaj palestinajn flagojn, kaj kriis kontraŭisraelajn sloganojn. Beşiktaş akuzas la policon pri neproporcia uzo de forto. La kartvelaj aŭtoritatoj tion neas kaj diras, ke la perforto komenciĝis antaŭ ol la standardoj aperis.

La okazaĵoj en Batumo havis ankaŭ diplomatian sekvon. Laŭ turkaj fontoj, la turka ministro pri eksteraj aferoj Hakan Fidan diskutis la interbatiĝojn kun sia kartvela kolego Maka Botchorishvili. Laŭ DW, la turka novaĵagentejo IHA raportis, ke la 16 arestitaj subtenantoj estis liberigitaj post paŝoj, kiujn ordonis la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan. UEFA siaflanke sciigis, ke ĝia disciplina organo unue esploros la raportojn pri la matĉo kaj nur poste decidos pri pliaj paŝoj.

La matĉo estis ludita ekster Turkio en streĉa kunteksto. Ekde la israela ofensivo en Gazao en 2023, kiu sekvis mortigajn atakojn gviditajn de Hamas en suda Israelo, Turkio ne permesas al israelaj kluboj partopreni en turka futbalo. La prezidanto de la Turka Futbala Federacio, İbrahim Hacıosmanoğlu, defendis tiun politikon.

Fontoj: BBC, Al Jazeera, France 24, DW

Komentoj