Ĵaŭdo, la 26-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Faka Forumo: asocioj vokataj kunveni dum la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto

UEA invitas reprezentantojn de fakaj asocioj prezenti sian agadon en 2026, interŝanĝi spertojn kaj esplori eblojn kunlabori.


Kiel esperantistoj uzas la internacian lingvon en siaj diversaj agadkampoj? Kaj kiel la organizaĵoj, kiuj kunigas ilin, povas pli bone kunlabori? Tiuj demandoj estos en la centro de la Faka Forumo, okazonta sabaton, la 28-an de novembro, kadre de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK).

Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario kaj estrarano de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri Faka Agado, sendis la 25-an de novembro alvokon al la reprezentantoj de fakaj asocioj en rilato kun UEA, invitante ilin partopreni la forumon. Jam plurdeko da fakaj asocioj partoprenos la Virtualan Movadan Foiron, kiu malfermos la kongresan programon la 26-an de novembro. Krome, ankaŭ estos apartaj prezentoj dum la kerna programo.

La Faka Forumo estas okazigo por prezenti la agadon de la asocioj, proponi kunlaboron, fari sugestojn kaj interkomuniki. Ĉi-jare speciala atento estos dediĉita al la agado de la asocioj dum 2026.

La reprezentantoj estas invitataj prepari mallongajn prezentojn de du ĝis tri minutoj, kun bazaj informoj pri sia organizaĵo kaj konciza raporto pri ĝia ĉi-jara agado. Eblas prezenti ankaŭ sen lumbildoj.

Kiel partopreni?

La Faka Forumo okazos la 28-an de novembro, de la 16:15 ĝis la 17:45 UTC, en la virtuala salono Kawakami, en la nova kongresa platformo Kunejo.com.

La fakaj asocioj estas petataj konfirmi sian partoprenon al Aleks Kadar ĉe [email protected], laŭeble antaŭ la 27-a de novembro je la 22:00 UTC, indikante la nomon de la asocio, la nomon kaj retpoŝtadreson de ĝia respondeculo kaj la nomon de ĝia reprezentanto en la forumo.

Por partopreni necesas esti aliĝinta al la 7-a VK.

La kongreso okazos de la 26-a ĝis la 29-a de novembro 2026.

Fonto: el informoj de Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA.

1 komento

  1. Ne nur kongresan: la 7-a VK inaŭguras Kornikon, la tutmondan kurieron – Korniko 26-a de novembro 2026

    […] Faka Forumo: asocioj vokataj kunveni dum la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto […]