Dum aŭdienco en Jerusalemo merkrede la juĝistoj, kiuj gvidas la koruptan proceson kontraŭ la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, donis rekomendojn pri ĉiuj tri kazoj kontraŭ li. Ili proponis, ke unu kazo estu forlasita, ke alia estu rekonsiderita kaj ke la tria estu solvita per interkonsento. Netanyahu, kiu nun gvidas provizoran registaron, estas la unua israela ĉefministro, kiu estas juĝata dum sia ofico.
La plej grava el la tri estas la tiel nomata kazo 4000, en kiu Netanyahu estas akuzita pri subaĉeto, fraŭdo kaj fidrompo. Laŭ la akuzo, li proponis favorojn rilate al reguligo al la telekomunika firmao Bezeq, kaj interŝanĝe li ricevis favoran raportadon pri si. La interkonsenton li laŭdire traktis kun Shaul Elovitch, la ĉefa akciulo de la firmao. La juĝistoj indikis, ke en tiu kazo estas malmulte da ŝanco, ke Netanyahu estos kondamnita. Laŭ BBC, kiu citas israelajn mediojn, la juĝistino Rivka Friedman-Feldman diris, ke pruvi la akuzon pri subaĉeto renkontas konsiderindajn malfacilaĵojn.
Dum Al Jazeera raportas, ke unu kazo estu forlasita, unu rekonsiderita kaj unu solvita per interkonsento, la franca kanalo France 24 skribas, ke la juĝistoj rekomendis al la prokurorejo forlasi unu kazon. BBC siavice priskribis la rekomendojn kiel koncernantajn la plej gravajn akuzojn.
En la kazo 2000 Netanyahu estas akuzita pri fraŭdo kaj fidrompo pro supozata interkonsento kun la posedanto de la ĵurnalo Yediot Aharonot. Laŭ la akuzo, la ĵurnalo devis raporti favore pri li, kaj interŝanĝe li klopodus limigi la konkurantan gazeton Israel Hayom. La juĝistoj esprimis dubon, ĉu liaj agoj entute estis krimo, kaj rekomendis rekonsideri la kazon. En la kazo 1000 li estas akuzita pri fraŭdo kaj fidrompo, ĉar li laŭdire akceptis luksajn donacojn. Pri tiu kazo la juĝistoj rekomendis atingi interkonsenton por fini ĝin.
La ĝenerala prokuroro de Israelo, Gali Baharav-Miara, estis alvokita al la aŭdienco. Ŝi diris, ke ŝi pripensos la rekomendojn kaj ke ŝi estas preta kaj por verdikto, kaj por interkonsento pri kulpkonfeso. Kiel la tribunalo fine decidos, ankoraŭ ne estas klare.
Netanyahu, kiu ĉiam neis ĉian kulpon kaj nomas la kazojn komploto kun politikaj motivoj, postulis la finon de la proceso. En televidigita deklaro en la israela parlamento li parolis pri „dek jaroj de terura suferado por mi kaj por mia familio”. Liaj dekstraj aliancanoj salutis la rekomendojn. La ministro pri defendo en la provizora registaro, Israel Katz, skribis en la socia reto X, ke temas pri „proceso, kiu estis misa ekde la komenco”.
La evoluo okazas en politike necerta periodo. La balotoj de la 27-a de oktobro ne donis klaran rezulton, kaj la estro de la centrisma partio Yashar, Gadi Eisenkot, ricevis la taskon formi registaron. Lia mandato daŭras 28 tagojn, ĝis la 6-a de decembro, kaj ĝi povas esti plilongigita je 14 tagoj. La partio Yashar konsentis subskribi koalician interkonsenton kun la partio Israelo Nia Hejmo de Avigdor Lieberman, sed la Demokratoj marde paŭzigis siajn koaliciajn intertraktojn.
Lieberman rifuzas koalicion kun partioj gvidataj de araboj, dum la estro de la Demokratoj, Yair Golan, insistas, ke Eisenkot intertraktu kun la partioj, kiuj reprezentas la arabojn de Israelo. Tiuj konsistigas 21 procentojn de la loĝantaro. Se neniu registaro estos formita, novaj balotoj okazos venontjare.
Netanyahu estis ĉe la potenco kun interrompoj dum tri jardekoj. Lia lasta ofica periodo komenciĝis fine de 2022. Dum ĝi li proponis reformojn de la jura sistemo, pri kiuj kritikantoj diras, ke ili celis malfortigi la tribunalojn.


Komentoj