Ĵaŭdo, la 26-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Virtuala Movada Foiro: pli ol 40 programeroj malfermos la 7-an Virtualan Kongreson de Esperanto

Ĉi tiu foto estas de la Movada Foiro en UK 2023
Ĉi tiu foto estas de la Movada Foiro en UK 2023

De agrikulturo kaj scienco ĝis literaturo kaj ĵurnalismo: la unua tago de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) proponos panoramon de la internacia Esperanto-komunumo.

Kion komunan havas terkultivistoj, vikipedianoj, fervojistoj, verkistoj kaj ludantoj de la antikva azia tabulludo goo? Ĉiuj havas siajn organizaĵojn aŭ iniciatojn en Esperantujo kaj ĉiuj estos reprezentataj en la Virtuala Movada Foiro (ViMF), okazonta ĵaŭdon, la 26-an de novembro 2026.

La ViMF malfermos la kvar tagojn de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Ekde la 8-a horo UTC, en tri paralelaj salonoj, preskaŭ 40 organizaĵoj, projektoj kaj iniciatoj prezentos sian agadon kaj perspektivojn, kun eblo rekte dialogi kun la kongresanoj.

Esperanto kiel ilo por socia transformado

Inter la prezentotaj iniciatoj troviĝas la Lernejo Espero en Mulebo, Tanzanio. John Magessa rakontos pri la evoluo de tiu eduka projekto kaj pri la rolo de Esperanto kaj internacia solidareco en ĝia realigo. Ankaŭ la asocio Scio Sen Bariloj prezentos sian agadon por finance subteni la studadon de homoj, precipe esperantistoj en Afriko.

La Asocio de Terkultivistoj Esperantistoj (ATE) prezentos sian ambicion kunigi terkultivistojn el diversaj landoj por interŝanĝi praktikajn sciojn, spertojn kaj teknologiojn favore al naturrespekta agrikulturo.

Alia iniciato estas SANO, projekto de la eŭropa programo Erasmus+, kunordigata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun partneroj en Hispanio, Slovakio kaj Litovio. Ĝi celas igi fidindajn sciencajn kaj prisanajn informojn pli alireblaj kaj kompreneblaj ankaŭ por nefaka publiko.

Libera scio, kulturo kaj komunikado

Vikimedio Esperanto prezentos siajn projektojn por evoluigi liberan scion en Esperanto, dum Edukado@Interreto (E@I), kiu ĉi-jare fariĝis 21-jara organizaĵo, konatigos la publikon kun siaj edukaj, retaj kaj eldonaj iniciatoj.

La teamo de uea.facila montros, kiel volontuloj el diversaj kontinentoj kunlaboras por verki, redakti kaj voĉlegi artikolojn taŭgajn por lernantoj de Esperanto.

Ankaŭ la estonteco de la Esperanta ĵurnalismo estos diskutata, kadre de kunveno pri Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). Dume Rogener Pavinski prezentos Unu Plia Demando – Voĉoj de Esperantujo, projekton de podkastostilaj videointervjuoj kun esperantistoj.

La literatura kaj arta agado estos reprezentataj interalie de la Akademio Literatura de Esperanto, la eldonejoj Impeto kaj Terutero kaj la novkreita Tutmonda Artista kaj Karikaturista Esperanto-Asocio (TAKEA, dum EUROKKA/Vinilkosmo prezentos novaĵojn de Esperanto-muzika mondo.

Renkontiĝo de la kontinentoj

La Foiro ankaŭ ebligos konatiĝi kun la situacio de Esperanto en diversaj partoj de la mondo.

La Aŭstralia Esperanto-Asocio prezentos la preparadon de la 112-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Melburno en 2027. Esperanto-USA rakontos pri sia renovigo kaj la planoj por sia 75-jara jubileo en 2027, dum Filipina Esperanto-Junularo prezentos sian agadon en la insularo.

La Kolombia Esperanto-Ligo raportos pri sia institucia renovigo, sia senpaga reta kurso kun ĉirkaŭ 600 aliĝintoj kaj la novaj perspektivoj de universitata kunlaboro en Kolombio.

El Afriko venos ankaŭ prezento de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto, okazonta de la 26-a ĝis la 31-a de decembro 2026 en Kpalimé, Togolando.

Esperanto Nederland kaj la Amsterdama Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto kune prezentos la rilaton inter la asocia vivo kaj la universitata studado de Esperanto.

Kiel partopreni?

La Virtuala Movada Foiro okazos de la 8:00 ĝis la 21:45 UTC. La unuopaj prezentoj daŭros po 45 minutojn, kun paŭzoj inter ili.

Por partopreni necesas aliĝi al la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu daŭros ĝis dimanĉo, la 29-a de novembro, sub la temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”.

La plena programo estas konsultebla ĉe https://vk.esperanto.net/2026/programo/.

Aliĝo kaj pliaj informoj: https://vk.esperanto.net/2026/.

1 komento

  1. Ne nur kongresan: la 7-a VK inaŭguras Kornikon, la tutmondan kurieron – Korniko 26-a de novembro 2026

    […] Virtuala Movada Foiro: pli ol 40 programeroj malfermos la 7-an Virtualan Kongreson de Esperanto […]