Antaŭ 3 tagoj
Nacia striko paralizis transporton en Belgio
Lunde nacia striko kontraŭ la aŭsteraj rimedoj de la federacia registaro ĉesigis flugojn kaj ĝenis trajnojn, busojn kaj publikajn servojn en Belgio. Samtempe la ĉefministro Bart De Wever alfrontas krizon pro la buĝeto por la venonta jaro.
