Kun salutoj de la Akademio, de ILEI kaj de TEJO kaj kun la himno La Espero, la prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., vendrede oficiale malfermis la 7-an Virtualan Kongreson de Esperanto. Pli ol 1 410 homoj el 90 landoj kaj teritorioj aliĝis al la kongreso.
La malfermo komenciĝis per rigardo al Graz, la urbo de la 111-a Universala Kongreso, kie Esperanto ĉi-jare estis deklarita nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio, la tria lando, post Pollando kaj Kroatio, kiu faris tiun paŝon. «Malfermita demando: kiu estos la kvara?» demandis la prezidanto. «Ĉu via lando? Kial ne?»
Salutoj de la tuta movado
La unua gasto estis Jesper Jacobsen, la novelektita prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu rakontis pri la novaj paŝoj de la Akademio post la forpaso de Probal Dasgupta. Poste salutis Ahmad Mamduhi, prezidanto de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiu parolis pri la temo de la kongreso, «Volontulado en la servo de daŭripova evoluigo» — kaj pri la forto de volontuloj, kiuj laboras ne por kompenso, sed pro pasio kaj deziro helpi.
La prezidanto de TEJO, Ana Ribeiro, malsaniĝis kaj ne povis mem paroli; ŝiajn salutvortojn legis Fernando Maia Jr. 416 el la aliĝintoj estas TEJO-aĝuloj, preskaŭ 30 procentoj de la kongresanaro. TEJO, memorigis Ribeiro, havas volontulan programon, kiu daŭras jam pli ol 50 jarojn, kaj ŝi invitis subteni la junularan organizon kaj aboni la revuon Kontakto.
Kunejo inaŭguriĝis
La kongreso ĉi-jare inaŭguras novan renkontiĝejon: Kunejo, la propra platformo, kiu kunligas Jutubon, Zoom kaj aliajn rimedojn. Post instrukcia video, la prezidanto prezentis Luis Obando, la gvidinton de la teamo, kiu la platformon realigis. Liaj vortoj pri militoj, orfoj kaj rezista espero, kun la frazo «Esperi indas, endas» kaj lia invito kunfesti la esperon, rimiĝis kun la plej fortaj deziroj de la kongresanoj. «La espero estas la plej granda potenco de la Esperanto-movado», diris la prezidanto, transdonante la aplaŭdojn de la kongreso al Luis kaj al la tuta teamo.
La prezidanto ankaŭ prezentis la salonestrojn de la kongreso: Aleksandra Mendieta el Paragvajo kaj Emerson Santos, Miĥaelo Bento kaj Thiago Ballestero el Brazilo.
Tri nomoj, tri heredaĵoj
La tri salonoj de la kongreso portas la nomojn de tri grandaj amikoj de Esperanto el Azio. Probal Dasgupta, el Barato, estis elstara lingvisto, verkisto, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de la Akademio ĝis sia forpaso. Mitsuo Gotou kaj Tamiko Kawakami, ambaŭ el Japanio, heredigis al UEA grandajn sumojn: Gotou donacis pli ol unu milionon da eŭroj, kaj Kawakami testamentis du apartamentojn en Oslo por subteni la Esperanto-agadon en Azio kaj Afriko. Pri la triopo li anoncis pli detalajn artikolojn en Korniko, la nova reta gazeto, kiun li prezentis al la kongreso kaj kiun oni legas ĉe Kunejo kaj ĉe Korniko.com.
Kurso, Melburno kaj cent jaroj
La malfermo salutis ankaŭ la lernantojn de la Esperanto-Kurso: ĉirkaŭ 1 000 homoj aliĝis ĉi-jare por eklerni la lingvon, el ili preskaŭ 500 ankaŭ aliĝis al la VK, inter ili pli ol 200 indonezianoj — kun danko al Kolombia Esperanto-Ligo kaj al ĉiuj instruistoj. Filmeto de la vicprezidanto So Jinsu revivigis la plej bonajn momentojn de la UK en Graz, kaj alia filmeto rigardis antaŭen: al Melburno, la 112-a UK en 2027, la dua en Oceanio post 30 jaroj, en la jaro de la 140-jariĝo de Esperanto. Pli ol 300 homoj jam aliĝis, kaj la unua aliĝperiodo finiĝas la 30-an de novembro.
Emocia estis la omaĝo al Mita Auld, vidvino de William Auld, kiu la 26-an de novembro fariĝis 100-jaraĝa: Tim Owen transdonis al ŝi kartojn kaj florojn nome de UEA kaj de Esperanto-Asocio de Britio. La omaĝo, diris la prezidanto, celas ĉiujn virinojn de la mondo.
La inaŭguro fermiĝis per la bela akustika interpreto de Ĵomart. «Espero, karaj, estas la granda potenco de nia movado», diris Fernando Maia Jr., kaj deklaris la 7-an Virtualan Kongreson oficiale malfermita. La plenan videon de la malfermo vi povas spekti ĉi sube.


Komentoj