Vendredo, la 27-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Dasgupta, Gotou kaj Kawakami: la homoj malantaŭ la nomoj de la salonoj de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto

Tri esperantistoj el Azio, kies intelektaj kaj materiaj heredaĵoj kontribuas al la estonteco de la internacia lingvo, estas omaĝataj en la 7-a VK.

Probal Dasgupta (1953–2026), barata lingvisto, verkisto, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto ĝis sia forpaso. Foto: Ziko van Dijk, 2008, Wikimedia Commons (CC BY-SA 3.0).
Probal Dasgupta (1953–2026), barata lingvisto, verkisto, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto ĝis sia forpaso. Foto: Ziko van Dijk, 2008, Wikimedia Commons (CC BY-SA 3.0).

La partoprenantoj de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta de la 26-a ĝis la 29-a de novembro, renkontos tri nomojn en la kongresa programo: Dasgupta, Gotou kaj Kawakami, barata lingvisto kun ampleka intelekta atingo kaj du japanaj mecenatoj, kies financaj kontribuoj kaj testamentaj disponoj reprezentas kune preskaŭ du milionojn da eŭroj. Ili estas omaĝataj en la 7-a VK per nomado de la virtualaj salonoj, reprezentante diversmanieran kontribuon al la historio kaj daŭripovo de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Malantaŭ tiuj nomoj troviĝas tri vivovojoj, kiuj ankaŭ rakontas parton de la historio de Esperanto en la mondo.

Probal Dasgupta: lingvo kiel ponto inter kulturoj

La barata lingvisto Probal Dasgupta naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kolkato, kie li forpasis la 1-an de junio 2026. Li estis prezidanto de UEA de 2007 ĝis 2013 kaj de la Akademio de Esperanto de 2016 ĝis sia forpaso.

Esperantisto ekde sia 14-a jaro, Dasgupta doktoriĝis pri lingvistiko ĉe la Universitato de Novjorko kaj disvolvis akademian karieron en pluraj universitatoj kaj esplorinstitutoj. Ekde 2004 li estis honora membro de la Lingvistika Societo de Usono.

Lia verkaro ampleksas sciencajn, literaturajn kaj lingvopolitikajn temojn en pluraj lingvoj. Per Esperanto li konatigis la bengalan literaturon al internacia publiko kaj, inverse, pere de Esperanto li tradukis verkojn de la kroata, sveda kaj finna literaturoj en la bengalan.

Tiel lia propra literatura agado konkretigis unu el la fundamentaj aspiroj de Esperanto: ebligi rektan kulturan interŝanĝon inter popoloj, sendepende de la hegemonio de aliaj lingvoj.

En aŭgusto 2026, dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, UEA postmorte nomumis lin sia Honora Prezidanto. Dasgupta lasis al UEA kaj al la Esperanto-movado riĉan intelektan heredaĵon, inkluzive de atenta rigardo al dekoloniigo.

Mituo Gotou: kapitalo por la 21-a jarcento

Malpli konata al la nuntempa esperantista publiko estas la japana esperantisto Mituo Gotou. Li tamen estas inter la plej grandaj mecenatoj en la historio de UEA, kies financaj kontribuoj al la Asocio superis 1,1 milionojn da eŭroj.

Laŭ informoj liveritaj de Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, Gotou kontribuis per 30 milionoj da japanaj enoj al la Azia Kapitalo de la Asocio — sumo tiam egalvalora al 438 900 nederlandaj guldenoj, aŭ 199 164 eŭroj. Al Kapitalo UEA 2000 li kontribuis per pliaj 910 247 eŭroj.

La du kontribuoj kune superas 1,1 milionojn da eŭroj, sen konsideri la postan evoluon de la kapitalo.

La nomo de Gotou en la kongresa platformo estas okazo rememorigi la rolon de tiuj esperantistoj, kies malavareco donis al la movado pli solidan materian fundamenton.

La amplekson de tiu kontribuo eblas pli bone kompreni en ĝia historia kunteksto: inter 1998 kaj 2000 la ĝenerala kapitalo de UEA kreskis de ĉirkaŭ 452 000 ĝis preskaŭ 1,3 milionoj da eŭroj. 

Gotou tiel kontribuis al la financa fundamento, sur kiu UEA eniris la 21-an jarcenton. Kvankam lia nomo estas hodiaŭ malpli konata al la esperantista publiko, la fruktoj de lia malavareco transvivis lin.

Per la nomado de unu el la salonoj de la Virtuala Kongreso, UEA omaĝas homon, kiu investis ne nur en la siatempa Esperanto-movado, sed ankaŭ en la generacioj post li.

Tamiko Kawakami: solidareco trans kontinentoj

Tamiko Kawakami (1948–2024) en 1972, okaze de la postkongreso de la 57-a Universala Kongreso de Esperanto en Usono. Foto: Bahá’í News, novembro 1972, n-ro 500, p. 20.

La japana esperantistino Tamiko Kawakami naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1948 kaj forpasis la 2-an de aŭgusto 2024. Dum sia vivo ŝi loĝis ankaŭ en Tajlando kaj Norvegio. Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj multjara membro de Societo Zamenhof.

Per sia testamento Kawakami destinis al UEA du apartamentojn en Oslo, kies suma valoro estis en 2025 taksita je ĉirkaŭ 9,5 milionoj da norvegaj kronoj — proksimume 800 000 eŭroj. La heredaĵo celas subteni la Esperanto-agadon en Azio kaj Afriko.

En 2026 UEA laboras pri la realigo de ŝia testamenta volo.

La heredaĵo de Kawakami havas aparte internacian dimension: japanino, kiu vivis en Azio kaj Eŭropo, destinis sian havaĵon al la estonteco de Esperanto en Azio kaj Afriko.

Memoro kaj estonteco

La nomoj Dasgupta, Gotou kaj Kawakami memorigas pri malsamaj formoj de kontribuado al komuna afero. Scio, literatura kreado, volontula laboro, donacemo kaj longtempa institucia subteno estas partoj de la sama kolektiva konstruado.

La tri salonoj, en kiuj dum la kongreso renkontiĝos esperantistoj el diversaj partoj de la mondo, tiel fariĝas ankaŭ simbolaj lokoj de memoro.

La homoj, kiuj hodiaŭ eniras tiujn salonojn, ĝuas la fruktojn de la laboro kaj malavareco de homoj, kiuj antaŭ ili investis en la estontecon de Esperanto.

Informoj pri la 7-a VK kaj kiel aliĝi: https://vk.esperanto.net/2026/.

Donaci al la VK eblas dum aliĝo aŭ konstante ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj/vk.

Komentoj