Antaŭ 14 horoj
Eksplodo apud lernejo en orienta Afganio mortigis almenaŭ sep lernantojn
En Asadabad, ĉefurbo de la afgana provinco Kunar, eksplodis deponejo de eksplodaĵoj apud mezgrada lernejo. Laŭ la Ministerio pri Internaj Aferoj, almenaŭ sep lernantoj mortis kaj preskaŭ 100 estis vunditaj.
