Sabato, la 28-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Kalocsay inter silento kaj atesto: premiita eseo en la programo de la 7-a VK

Kvindek jarojn post la forpaso de Kálmán Kalocsay la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto invitas remalkovri lian literaturan heredaĵon per spektebla prelego de Nicola Ruggiero, bazita sur lia eseo premiita per la Premio Luigi Minnaja en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Reklambildo de la kampanjo #Kalocsay50 de UEA por la prelego "Inter silento kaj atesto" (2026).
Reklambildo de la kampanjo #Kalocsay50 de UEA por la prelego "Inter silento kaj atesto" (2026).

Kvindek jarojn post la forpaso de Kálmán Kalocsay (1891–1976), lia literatura heredaĵo daŭre invitas nin al novaj legadoj kaj interpretoj. Kadre de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) nun eblas spekti la prelegon “Kálmán Kalocsay: Inter silento kaj atesto – #Kalocsay50” de Nicola Ruggiero, bazitan sur lia eseo premiita per la Premio Luigi Minnaja en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Poeto, tradukisto kaj lingva majstro, Kalocsay estis unu el la plej influaj figuroj en la historio de la Esperanta literaturo. Lia verkaro kontribuis al la maturiĝo de nia poezio kaj al la vastigo de la esprimaj ebloj de la internacia lingvo.

La prelego de Ruggiero, origine prezentita la 10-an de oktobro 2026 kadre de aranĝo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Literatura de Esperanto (ALE), omaĝe al lia 135-jariĝo la 6-an de oktobro 2026, nun riĉigas la kulturan programon de la 7-a VK. La kongreso tiel proponas al la tutmonda esperantistaro plian okazon por konatiĝi kun nia literatura heredaĵo.

En 2026 UEA antaŭenigas la kampanjon #Kalocsay50 memore al la 50 jaroj post la forpaso de Kalocsay. Ĉiuj sentu sin kuraĝigitaj malkovri aŭ remalkovri unu el la grandaj kreantoj de nia komuna lingva kulturo!

Spektu la prelegon en la kongresa platformo.

Daŭre eblas aliĝi al la 7-a VK kaj ĝui ĝian riĉan programon! Aliĝi al la VK estas senpage por individuaj membroj (IM) de UEA en 2026. Se iu ne estas IM de UEA por 2026, eblas per la VK-aliĝilo aliĝi al UEA por 2027 kaj samtempe ricevi senpagan aliĝon al UEA por 2026 kaj al la VK. Donacoj bonvenas kaj necesas. Per via donaco vi kontribuas al la okazigo de la kongreso kaj al la pli vasta alireblo de ĝiaj kulturaj kaj edukaj enhavoj.

Informoj pri la 7-a VK kaj kiel aliĝi: https://vk.esperanto.net/2026.

Donaci al la VK eblas dum aliĝo aŭ konstante ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj/vk.

Komentoj