Vendredo, la 27-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Virtuala Movada Foiro triumfe malfermis la 7-an Virtualan Kongreson

La unua tago de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto apartenis tute al la asocioj: pli ol 40 organizaĵoj el ĉiuj kontinentoj prezentis sian laboron, kaj ĉirkaŭ 600 kongresanoj vizitis la programerojn de la Virtuala Movada Foiro.

Ĵaŭdon, la 26-an de novembro, la tri salonoj de la kongreso: Dasgupta, Gotou kaj Kawakami, floris senĉese de la frua mateno ĝis la malfrua posttagmezo. La Virtuala Movada Foiro (ViMF), la tradicia renkontiĝo de la Esperanto-movado, plenigis la tutan unuan tagon per 42 prezentoj: landaj asocioj, fakaj organizaĵoj, eldonejoj, revuoj kaj projektoj montris, kiom viva kaj diversa estas Esperantujo.

La publiko venis el la tuta mondo. En unu sama tago oni povis aŭdi la Aŭstralian Esperanto-Asocion kaj la Muleban Esperanto-Centron el Afriko, la Filipinan Esperanto-Junularon kaj la Tianjin-an Esperanto-Asocion el Azio, la Kolombian Esperanto-Ligon kaj Esperanto-USA el Ameriko, kaj dekojn da eŭropaj asocioj, inter ili la Kroatan Esperantistan Unuiĝon, la Italan Esperanto-Federacion kaj Espéranto-France.

La plej vizitataj programeroj

Tri prezentoj altiris la plej grandajn grupojn da vizitantoj. La retejo uea.facila, prezentita de Anna Lowenstein kaj Katalin Kovats, plenigis sian salonon per lernantoj, kunlaborantoj, legantoj kaj novaj esperantistoj, avidaj je legaĵoj en facila lingvo. La Eldonejo Impeto, kun Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, logis la libroamantojn per siaj plej novaj eldonaĵoj kaj projektoj. Kaj la Akademio Literatura de Esperanto, prezentita de Nicola Ruggiero, kunvenigis tiujn, kiuj plej serioze okupiĝas pri la beletro de nia lingvo.

Sed ankaŭ la faka riĉeco estis impresa: fervojistoj (IFEF), kuracistoj (UMEA), terkultivistoj (ATE) kaj ĵurnalistoj (TEĴA) rakontis pri sia laboro; la artistoj de TAKEA kaj la muziko de EUROKKA/Vinilkosmo alportis koloron kaj sonon; la projekto SANO, Scio Sen Bariloj kaj Vikimedio EO montris la ciferecan flankon de la movado; La nova eldonejo Terutero de Miĥaelo Bento prezentis siajn unuajn planojn pri eldonotaj libroj, kaj Rogener Pavinski (tiu kiu kreis kelkajn el la plej belaj E-videoj en nia historio) montris sian novan projekton Unu Plia Demando, kun voĉoj de esperantistoj el la tuta mondo. kaj la tagon fermis la fablo „La insulo de amikeco“ de Sylvain Lelarge, insulo, kien la tuta kongreso ŝajnis translokiĝi dum vespero.

Unu plia bela novaĵo estas ne pri unuopa programero, sed la loko mem, kie ĉio okazas. La kongreso ĉi-jare loĝas en Kunejo, la nova platformo kreita por ke esperantistoj estu kune, kaj la komentoj de la partoprenantoj estis unuanime pozitivaj. En la tekstbabilejoj kaj post la prezentoj ripetiĝis la samaj vortoj: la platformo estas tre facile uzebla, ĉio troviĝas tuj, eniri salonon kaj partopreni programerojn estas tute facile, kaj eĉ tiuj, kiuj unuafoje partoprenas retan kongreson, tuj sentis sin hejme.

Kun pli ol 1 400 aliĝintoj el la tuta mondo, la 7-a Virtuala Kongreso jam nun estas unu el la plej grandaj retaj renkontiĝoj en la historio de Esperanto. Kaj tio estis nur la unua tago: hodiaŭ, vendredon, okazos la oficiala malfermo kun la prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., Se la Foiro ion pruvis, ĝi estas jeno: la movado vivas, kreskas, kaj nun havas virtualan hejmon.

Memoru ke pasintajn programerojn eblas re-spekti. Simple alklaku la programon kaj poste alklaku la butonon ‘Registraĵo’ kiu flanke aperas.

Komentoj