La irakaj sekurecaj fortoj ĉi-semajne ĉirkaŭis la regionon Jurf al-Sakhar, kontrolatan de Kataib Hezbollah. La loko troviĝas ĉirkaŭ 50 kilometrojn sude de Bagdado. Malfrue ĵaŭde la registaro kaj la milicio atingis kompromison, kiu devus ĉesigi la streĉitan konfrontiĝon.
Laŭ la interkonsento, en la regionon venos kombinita trupo: brigado de la iraka armeo, brigado de la Federacia Polico, regimento de la Energia Polico por gardi naftotubojn, kaj du brigadoj de la Popularaj Mobilizaj Fortoj (PMF), inter kiuj estos iuj batalantoj de Kataib Hezbollah. Nova komuna operacia centro estas planita por malfermiĝi vendredon je la 6-a matene loka tempo (3:00 GMT).
La PMF anoncis, ke ĝiaj fortoj vendredon komencos anstataŭi militistajn unuojn en Jurf al-Sakhar, laŭ la direktivoj de ĉefministro Ali al-Zaidi. Laŭ Reuters, kiu citis tri sennomajn oficistojn, ĉiuj partioj konsentis, ke registaraj fortoj eniru vendredon. Ĉu la deplojo kaj la transdono efektive okazos tiam, ankoraŭ ne estas konfirmite.
La krizo komenciĝis post registara raporto de frua novembro. Ĝi asertis, ke la grupo ekde 2021 kontrabandis ŝtatan nafton valoran je centoj da milionoj da dolaroj. Surbaze de la raporto al-Zaidi aranĝis arestojn kaj postulis, ke Kataib Hezbollah forlasu Jurf al-Sakhar ĝis vendredo, la 20-a de novembro. La milicio malakceptis la ultimaton; laŭ DW ĝia parolanto diris, ke tion ne okazos “eĉ super niaj kadavroj”.
Laŭ Al Jazeera, la komandanto de la Quds-Forto de la iranaj Revoluciaj Gardistoj, Esmail Qaani, alvenis en Irakon por puŝi al solvo. Parolanto de Kataib Hezbollah konfirmis, ke li renkontis altrangajn membrojn de la grupo, la estron de la PMF kaj reprezentanton de la Organizo Badr. La milicio nomis la intertraktadojn pozitivaj kaj diris, ke restantaj aferoj estos solvitaj per privataj kanaloj.
DW, citante Amwaj Media, raportas, ke kelkaj altrangaj oficistoj pripensis transdoni partojn de la regiono al federaciaj fortoj per laŭgrada retiriĝo, dum kelkaj membroj de Kataib Hezbollah preferis transdoni teritorion al PMF-brigadoj. La detaloj, ekzemple kiom da teritorio estos transdonita kaj kiu ĝin kontrolos, restas neklaraj.
Antaŭ la leviĝo de la Islama Ŝtato en 2014, Jurf al-Sakhar havis laŭtakse 89 000 loĝantojn. Granda parto de la loĝantaro estis delokigita, kaj dekoj da miloj, plejparte sunaaj islamanoj, laŭdire ne rajtis reveni. Kataib Hezbollah, plejparte ŝijaisma grupo promesinta fidelecon al Irano, transprenis la regionon post batalo kontraŭ la Islama Ŝtato kune kun aliaj armitaj grupoj, kaj renomis la urbeton Jurf al-Nasr, tio estas “bordo de venko”. Laŭdire irakaj registaraj trupoj kaj gazetaro ne rajtis eniri la regionon dum proksimume 12 jaroj.
Delonge cirkulas onidiroj pri sekretaj malliberejoj, amastomboj, fabrikado de dronoj kaj armiloj kaj naftokontrabando tie, sed tiuj asertoj ne estas konfirmitaj. Du homoj, israela esploristo kaj usona ĵurnalisto, kiujn kidnapis irakaj milicianoj, laŭsupoze estis tenataj en tiu regiono.
Ulf Laessing, estro de la projekto pri Sirio kaj Irako ĉe la Fondaĵo Konrad Adenauer, diris al DW: “Eble ne estas tio, kion al-Zaidi komence esperis, sed tamen ĝi estas politika signalo.” Hayder al-Shakeri, esplorkunlaboranto ĉe Chatham House, diris al DW, ke al-Zaidi ŝajnas serioza pri la fino de la aŭtonoma kontrolo de Kataib Hezbollah en Jurf al-Sakhar. La partio de la milicio, Harakat Huqooq, apartenas al la Koordina Kadro, kiu nomumis al-Zaidi ĉefministro. Li fiksis templimon ĝis venonta junio por meti ĉiujn armilojn sub ŝtatan kontrolon, dum Irako travivas premon malarmi grupojn aliancitajn kun Irano, en la tempo de la prezidanteco de Donald Trump kaj de la milito de Usono kaj Israelo kontraŭ Irano.


Komentoj