16-a de novembro 2026
Kvin landoj de EU planas centron en Ruando por homoj sen rajto resti en Eŭropo
Germanio, Aŭstrio, Nederlando, Danio kaj Grekio anoncis planon starigi en Ruando centron por resendo de homoj, kiuj ne rajtas resti en Eŭropo. Ĝi estus la unua tia instalaĵo ekster Eŭropa Unio.
