Vendredo, la 27-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

GK: 112-a UK, Melburno-Narrm: aliĝu ĝis la 30-a de novembro kaj planu vian vojaĝon

Ĉi-semajnfine esperantistoj el la tuta mondo renkontiĝas rete dum la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Samtempe plenrapide progresas la preparoj por alia venontjara granda renkontiĝo: de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027 la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio, la unuan fojon en Oceanio post 30 jaroj. Jen kion vi sciu jam nun, por bone plani.

Aliĝu ĝis lundo, la 30-a de novembro, por profiti la plej malaltan kotizon! Poste komenciĝos la 2-a aliĝperiodo kun malpli altaj rabatoj. Membroj de UEA, junuloj kaj aliaj ricevas rabaton: ĉion vi trovos en la kotiztabelo (https://uk.esperanto.net/2027/kotizoj). La reta aliĝilo (https://uk.esperanto.net/2027/aligxilo) aŭtomate kalkulas vian kotizon.

Komencu vian aŭstralian aventuron en Sidnejo, kie la antaŭkongresa ekskurso komenciĝos la 26-an de junio 2027. Bona okazo ekkoni la landon jam antaŭ la kongreso!

Daŭrigu la vojaĝon postkongrese al Nov-Zelando! La postkongresa ekskurso finiĝos la 14-an de julio 2027 en Aŭklando, de kie vi povas plani vian revojaĝon hejmen. Itinerojn, prezojn kaj ĉiujn aliajn detaloj pri ambaŭ ekskursoj vi trovos baldaŭ en la Dua Bulteno.

Flugu kun rabato! Qantas, la oficiala flugkompanio de la 112-a UK, donas al kongresanoj rabaton por elektitaj flugoj: ene de Aŭstralio por vojaĝoj inter la 26-a de junio kaj la 17-a de julio 2027, kaj internacie inter la 19-a de junio kaj la 24-a de julio 2027. Ankaŭ la vojo de la flughaveno al la urbo estos pli malmultekosta: estas rabato ankaŭ por la flughavena buso SkyBus. Viajn rabatkodon vi trovos post la aliĝo en via reta mendilo. Ĉion pri flugoj kaj alveno vi trovos ĉe uk.esperanto.net/2027/alvenebloj.

Renkontu la organizantojn jam nun, dum la Virtuala Kongreso! Vendredon, la 27-an de novembro, je la 19:00 UTC okazos la prezento “Al Melburno! Universala Kongreso 2027”. Tie la organizantoj rakontos, kiel progresas la preparoj kaj kio atendas vin en Melburno. Ĉu vi scivolas, ĉu vere en Melburno estas kvar sezonoj en unu tago, aŭ kie oni povas renkonti kanguruojn kaj koalojn? Viajn demandojn la lokaj organizantoj respondos dum la sesioj “Babilu kun la LKK”: sabaton, la 28-an de novembro, je la 10:00 kaj la 20:00 UTC, kaj dimanĉon, la 29-an, je la 01:00 UTC. Programo kaj aliĝilo: vk.esperanto.net.

Kontribuu la programo de UK! Ĉu vi havas ideon por prelego, ateliero aŭ alia programero? Sendu ĝin per ĉi tiu formularo (https://forms.gle/wyzd3247fMXYyyBs6). Muzikistojn, aktorojn kaj aliajn artistojn ni invitas proponi koncerton, teatraĵon aŭ alian prezentaĵon per la proponilo por la arta programo (https://forms.gle/DBN3tugFcj6Emduf9). Limdato por proponoj estas la 31-a de decembro 2026.

Volontulu – ankaŭ vi povas esti parto de la teamo! UEA serĉas helpantojn por diversaj taskoj. Se vi bezonas financan subtenon por veni, vi povas kandidatiĝi por subvencio el la Fondaĵo Partoprenu UK-on (PPUK), kiu povas kovri vian aliĝkotizon kaj en kelkaj kazoj ankaŭ pliajn kostojn. Anoncu vin per la formularo (https://forms.gle/kQGYSKSsShR3Bk4G7) ĝis la 30-a de novembro, kaj eksciu pli en la GK 1345 (https://uea.org/gk/1345).

Donacu – informiĝu pri la Kampanjo 140+140 (https://uea.org/gk/1344).

Invitu la UK-on al via urbo! Post Melburno (2027) kaj Kaŭno (2028) ankoraŭ ne estas deciditaj la gastigantoj de 2029 kaj 2030. Por 2029 estas prefero por Eŭropo, por 2030 por urbo ekster Eŭropo, sed ĉiuj kandidatiĝoj estas bonvenaj. Gastigi UK-on signifas montri vian urbon al esperantistoj el multaj landoj. Sendu vian kandidatiĝon por 2029 ĝis la 30-a de novembro 2026, por 2030 ĝis la 31-a de marto 2027. La kondiĉojn kaj ĉiujn detalojn vi trovos en GK 1329 (https://uea.org/gk/1329).

Ĉiujn informojn pri la 112-a UK vi trovos ĉe uk.esperanto.net.

Ĝis revido en Melburno!

La rekta ligilo por la Gazetara Komuniko: https://uea.org/gk/1350

Komentoj