Ĵaŭdo, la 26-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Ne nur kongresan: la 7-a VK inaŭguras Kornikon, la tutmondan kurieron

Korniko estis diskonigita de UEA per Gazetara Komuniko. Ĝi oficiale fariĝas la kongresa kuriero de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto.


Same kiel la Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK), ankaŭ la unuaj kvin Virtualaj Kongresoj (VK) havis sian kongresan kurieron. Kvankam ne eblis disponigi tian servon dum la 6-a VK, kadre de la 7-a VK inaŭguriĝas io pli ambicia – kaj konstanta: Korniko – la tutmonda kuriero (https://korniko.com). Ĝi estos la oficiala kuriero de la kongreso, sed ne nur: temas pri nova reta gazeto, kiu celas ĉiutage informi en Esperanto pri Esperantujo kaj pri la mondo, kontribuante al la uzado de la internacia lingvo en la ĉiutaga vivo.

Korniko disponas pri diversaj rubrikoj: Mondo, Esperantujo, Politiko, Ekonomio, Scienco, Teĥnologio, Kulturo, Bonaj novaĵoj kaj Opinio. La legantoj povas registriĝi, komenti artikolojn kaj adapti la ekranreĝimon kaj tekstograndecon. Speciala lernanto-reĝimo ebligas konsulti tradukojn de vortoj kaj konservi ilin en propra kolekto de vortkartoj. Korniko disponas ankaŭ pri sekcio Ludoj, kun edukaj ludoj en Esperanto. Kaj la novaĵoj kaj la ludoj estos alireblaj ankaŭ per Kunejo (https://kunejo.com), la nova kongresa platformo de la VK.

Kial Korniko? La nomo inspiriĝis el la kultura kaj mitologia reprezentado de korvedoj kiel portantoj de novaĵoj kaj mesaĝoj. Spite al negativaj stereotipoj pri korvedoj, kion Korniko intence resignifigas inkluzive per la sekcio Bonaj novaĵoj, belan simbolon, kiu ligiĝas al la nova gazeto, oni trovas ankaŭ en La neĝa reĝino de Hans Christian Andersen, tradukita de Zamenhof. En ĝi la korniko aŭskultas, informas kaj helpas la knabinon Gerda serĉi sian amikon Kay. Ĝi rekonas la limojn de siaj scioj (“mi ne vidis tute precize”) kaj klopodas komuniki malgraŭ lingvaj baroj (“mi rakontos tiel, kiel mi povos”). Ĝi fidelas al la vero. Jen bela alegorio pri respondeca ĵurnalismo kaj komunikado trans lingvaj kaj kulturaj baroj.

La gazeton Korniko iniciatis Luis Obando kaj teamanoj.

Legu jam en Korniko gravajn novaĵojn pri la 7-a VK:

La laboro malantaŭ Korniko estas plene volontula. UEA kore dankas la Korniko-Teamon kaj invitas ĉiujn subteni la iniciaton per donacoj al la VK-Fondaĵo, por kovri la kostojn de la servo kaj almenaŭ simbole kompensi la teamon. Eblas donaci dum la aliĝo al la 7-a VK ĉe https://vk.esperanto.net/2026 – kaj konstante ĉe la VK-Fondaĵo: https://uea.org/alighoj/donacoj/vk.

Vizitu https://korniko.com kaj ĉiam pli faru Esperanton parto de via ĉiutaga vivo! La 7-a VK konenciĝas ĉi-ĵaŭdon, la 26-an de novembro, ekde la 8-a UTC.

Aliĝi daŭre eblas: https://vk.esperanto.net/2026.

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1349

Komentoj