Ĵaŭdo, la 26-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Verda Vendredo! Daŭre eblas aliĝi al la 7-a VK sen VK-kotizo

Black Friday? Verda Vendredo! Daŭre eblas aliĝi al la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) sen VK-kotizo. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, profitu la okazon kaj invitu ankaŭ viajn amikojn kaj la membrojn de viaj organizaĵoj: https://vk.esperanto.net/2026/ – aliĝo estas plene senpaga por aktualaj individuaj membroj (IM) de UEA (sufiĉas enmeti la plenan UEA-kodon en la koncerna kampo de la aliĝilo por esti agnoskita); homoj, kiuj ne estas aktualaj IM-oj, povas per la VK-aliĝilo (re)aliĝi al UEA por 2027 kun samtempa senpaga aliĝo al la VK kaj senpaga aliĝo kiel membro baza de UEA por 2026!

Ĉi-jare la kongreso inaŭguros ankaŭ novan platformon por la VK: Kunejo.com. La nova medio estas parto de la laboro por faciligi retan kunestadon kaj la partoprenon en la kongreso. Al la 7-a VK jam aliĝis pli ol 1200 homoj el pli ol 80 landoj! Alirinformoj al Kunejo.com estos dissendataj al la aliĝintoj dum la venontaj tagoj, antaŭ la komenco de la kongreso. Bonvolu atenti vian retpoŝton, inkluzive de la spamdosierujo.

Por realigi tion ĉion, donacoj kaj subtenantoj daŭre estas necesaj. La senkotiza aliĝado ebligas vastan partoprenon, sed la organizado, teknikaj servoj kaj evoluigo de la platformo havas kostojn. Per via donaco vi helpas okazigi la VK-on kaj konstrui la kondiĉojn por ĝiaj venontaj eldonoj. Krome, donacoj ankaŭ ebligas proponi senpagan aliĝon al UEA-VK al homoj en malpli pagipovaj landoj kaj al komencantoj. Ĉi-jare UEA kunlaboras kun Esperanto-kursoj por hispanparolantoj, indonezianoj kaj Kursaro.net. El tiuj partnerecoj jam alvenis al UEA ĉirkaŭ 400 tutnovaj esperantistoj! Via donaco helpos proponi al ili elstaran bonvenigon pere de la VK! Donaci eblas rekte per la VK-aliĝilo aŭ konstante ĉe la VK-Fondaĵo: https://uea.org/alighoj/donacoj/vk – ĉiu, kiu donacas, aperas laŭdezire kiel Donacinto en la listo de aliĝintoj; homoj, kiuj donacas ekde 50 EUR aperas kiel Subtenanto; aŭ kiel Supersubtenanto, se la donaco egalas 200 EUR aŭ pli.

Por plensekure realigi la VK-projekton de 2026, inkluzive de la bonvenigo al komencantoj, ni ankoraŭ bezonas kolekti ĉirkaŭ 5 000 EUR, ekz-e per la subteno de 25 pliaj Supersubtenantoj – sed ĉiu donaco bonvenas kaj helpas! Jam kolektiĝis ĉirkaŭ 7 500 EUR. Kiam cetere la donacoj atingos 10 000 EUR, la publikigeblaj registraĵoj de la VK fariĝos libere spekteblaj en la jutubkanalo de UEA. Por tio mankas ĉirkaŭ 2 500 EUR (atingebla ekz-e per pliaj 15 Supersubtantoj). Se ni ricevos entute 50 pliajn Supersubtenantojn, kalkulante ekde nun kaj inkluzivante la antaŭajn, eblos fari ankaŭ la jarkolekton 2026 de la revuo Kontakto libere alirebla!

La Virtuala Movada Foiro (ViMF) okazos ĵaŭdon, la 26-an de novembro 2026, de la 08:00 ĝis la 22:00 UTC! Ĝia programo jam konsulteblas en Eventa Servo: https://eventaservo.org/o/VK7. La ViMF malfermos la programon de la 7-a VK: pli ol 30 landaj kaj fakaj asocioj, junularaj organizaĵoj, eldonejoj kaj aliaj iniciatoj prezentos sian agadon kaj renkontiĝos kun la publiko. Estos okazo konatiĝi kun la diverseco de la Esperanto-movado, starigi demandojn kaj trovi eblojn kunlabori kaj partopreni! Konsultu Eventan Servon kaj planu vian ĵaŭdon!

La kerna programo de la VK, de la 27-a ĝis la 29-a de novembro, estas finkonstruata. Kune kun la ViMF ĝi konsistos el ĉirkaŭ 90 programeroj! La organizantoj kunordigas la multajn proponojn, disponeblojn kaj teknikajn bezonojn por redoni riĉan programon al partoprenantoj el diversaj horzonoj.

Aliĝu, diskonigu kaj laŭ viaj ebloj monsubtenu. Ni renkontiĝu en la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto!

Ĉi tiu artikolo estas rekte prenita el Gazetara Komunikilo uea.org/gk/1346a1

5 komentoj

  1. Mishka Nederlando 21-a de novembro 2026

    Ho, tre interese!

    1. Luis Obando Kanado 🔥11 21-a de novembro 2026

      Ĉu vi pretas por la Virtuala Kongreso? 🎉🎊🪅🥳😜👒🪇🍹🪩🎊

      1. John Huang Kanado 25-a de novembro 2026

        Jes, preta!

  2. GK: Ne nur kongresan: la 7-a VK inaŭguras Kornikon, la tutmondan kurieron – Korniko 26-a de novembro 2026

    […] Verda Vendredo! Daŭre eblas aliĝi al la 7-a VK sen VK-kotizo […]

  3. Ne nur kongresan: la 7a VK inaŭguras Kornikon, la tutmondan kurieron - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto 26-a de novembro 2026

    […] Verda Vendredo! Daŭre eblas aliĝi al la 7-a VK sen VK-kotizo […]