Vendredo, la 27-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Mondo

Ukraina atako parte detruis la Kerĉan ponton al Krimeo

Ukrainio atakis la ponton, kiu ligas la okupitan Krimeon kun la rusa ĉeftero. Laŭ fotoj disvastigitaj en la reto, parto de la vojo kaj unu arko falis, kaj Moskvo promesas rekonstrui la konstruaĵon.

European Space Agency / Wikimedia Commons / CC BY-SA 3.0 igo

Ukrainio trafis la Kerĉan ponton, konatan ankaŭ kiel la Krimea ponto, kiu ligas la okupitan duoninsulon Krimeo kun la rusa ĉeftero. La rusa Ministerio pri Transporto raportis pri nokta atako la 17-an de novembro kaj provizore haltigis la trafikon. Ĝi petis la ŝoforojn ne veturi al la ponto. Rusaj oficialuloj deklaris, ke la ponto estos riparita.

La ukraina prezidanto Volodymyr Zelenskyy konfirmis la atakon kaj nomis ĝin senprecedenca operacio. „Hodiaŭ ĉiuj povas vidi la sekvojn por la ĉefa milita transirejo el la rusa teritorio al nia ukraina Krimeo“, li skribis en longa afiŝo en la socia retejo X.

Laŭ Zelenskyy, la operacio daŭris plurajn semajnojn. Antaŭ la atako mem oni detruis aerdefendajn sistemojn, radarojn kaj ekipaĵon por elektronika militado. La brita BBC same raportis, ke la ukraina armeo planis la atakon dum pluraj semajnoj. La prezidanto klarigis, ke la vojan parton de la ponto trafis dronoj de la tipo Palianytsia, dum la fervojan parton trafis raketoj Neptun kaj dronoj Ruta.

Fotoj kaj filmetoj, kiuj cirkulas en Telegram kaj aliaj sociaj retejoj, montras, ke unu arko kaj parto de la vojo disfalis. Oficiala konfirmo pri la amplekso de la damaĝoj tamen ankoraŭ mankas.

La proparolanto de Kremlo, Dmitrij Peskov, diris al ĵurnalistoj, ke la rusa vicĉefministro Marat Ĥusnullin informis la prezidanton Vladimir Putin pri la situacio. „Kompreneble ne estas dubo, ke la ponto estos rekonstruita kaj estos eĉ pli bona ol antaŭe“, diris Peskov laŭ la rusaj ŝtataj amaskomunikiloj. Li ne donis daton por la fino de la riparoj. Registara komisiono gvidata de Ĥusnullin devis kunveni por trakti la rekonstruon kaj la transportajn ligojn.

La ponto, longa 19 kilometrojn, transiras la Kerĉan Markolon, kiu ligas la Nigran Maron kun la Azova Maro. Ĝi portas kaj aŭtovojan kaj fervojan trafikon. Moskvo konstruis ĝin por ligi Krimeon, kiun Rusio aneksis de Ukrainio en 2014, kun la Krasnodara regiono. La vojo estas grava provizolinio por la rusaj trupoj en la okupita parto de la Ĥersona regiono.

La de Moskvo instalita guberniestro de Krimeo, Sergej Aksjonov, diris, ke atako per dronoj en la distrikto Leninskij de la duoninsulo mortigis almenaŭ du homojn. Laŭ la katara televido Al Jazeera, Rusio la antaŭan nokton spertis unu el la plej grandaj ukrainaj atakoj per dronoj. La rusa Ministerio pri Defendo laŭ la sama fonto anoncis, ke ĝi detruis pli ol 1 400 dronojn super 23 regionoj.

Samtempe Rusio atakis Ukrainion. Laŭ la urbestro de Kievo, Vitali Klitschko, rusaj atakoj trafis du pontojn en la ukraina ĉefurbo, la Nordan kaj la Sudan pontojn. La metroo estis damaĝita, kaj la provizado per akvo kaj elektro parte ĉesis. La ukraina vicministro pri energio Artem Nekrasov diris, ke pro la rusaj atakoj elektro mankis en naŭ regionoj de la lando.

La germana ministro pri defendo Boris Pistorius anoncis, ke Germanio kontribuos 300 milionojn da usonaj dolaroj (272 milionojn da eŭroj) al usona aerdefenda pako por Ukrainio. „Rusio intensigas siajn aerajn atakojn, ĉar ĝi ne progresas sur la batalkampo“, li diris dum kunveno de la Eŭropa Unio (EU) en Bruselo. La atakoj okazas, dum ukrainaj, eŭropaj kaj usonaj intertraktantoj diskutas pri estontaj intertraktoj kun Rusio por fini la militon, kaj kelkajn tagojn antaŭ planita renkontiĝo de Putin, Xi Jinping kaj Donald Trump en la ĉina urbo Ŝenĵeno.

Fontoj: BBC, DW, The Guardian, Al Jazeera

Komentoj