Vendredo, la 27-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Esperantujo

Konferenco de la Akademio de Esperanto 2026

La sesan fojon, por diskonigi la agadon de la Akademio kaj de akademianoj, la Akademio de Esperanto organizos sian Konferencon, virtuale, okaze de la Zamenhof-festo, la 14-an kaj 15-an de decembro de la 13-a ĝis la 15-a UTC, kun la jena programo:

Lundon 14-an de decembro, ekde la 13-a UTC:

Markos Malke Kramer: La Akademia deklaro pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj
Bertilo Wennergren: PIV 2026+, la nova versio de PIV
Ahmad Mamdoohi: Kiam ni komencos senhezite esperantigi proprajn nomojn?
Jesper Jacobsen: Artefarita intelekto: ĉu helpo aŭ danĝero por ni?

Mardon 15-an de decembro, ekde la 13-a UTC:
Tim Owen: La mejloŝtona mila: La Brita Esperantisto, 111 jarojn post la unua numero
Anna Löwenstein: Eroj el la Kanterberiaj rakontoj: tradukoj el la mezepoka angla lingvo
Jorge Rafael Nogueras: Mikronoveloj: plurmonde pokvorte
Nicola Ruggiero: Kio estas la Akademio Literatura de Esperanto?

La Konferenco estos atingebla per la jena ligilo:
https://mallonge.net/Konferenco_Akademio
Esperante, ke vi multnombre partoprenos tiun ĉi Konferencon,

Nome de la Estraro de la Akademio
La Sekretario
François Lo Jacomo

Komentoj