Suspektata drona atako trafis rusan mararmean korveton, ankritan ĉe mara bazo en Bengazo, en orienta Libio, frumatene de dimanĉo. La eksplodo kaŭzis damaĝon kaj incendion. Laŭ medicinaj fontoj, estis vunditoj, sed neniu mortis. Precizaj nombroj ne estis publikigitaj.
La orient-libia administracio diris en komuniko, ke la unuaj esploroj indikas, ke la eksplodo okazis surŝipe, sur rusa ŝipo albordigita en la haveno. Laŭ ĝi, la ŝipo haltis en Bengazo por replenigi fuelon kaj provizojn survoje reen al Rusio, laŭ kunlabora interkonsento kun Rusio.
La satelitbilda provizanto Vantor identigis la ŝipon kiel la «Merkury», korveton de la rusa mararmeo, laŭ DW. Bildoj faritaj dimanĉe montris, ke la plejparto de la ŝipo renversiĝis kaj sinkis; super la akvo videblis nur la pruo.
La orienta administracio asertis, ke la instalaĵoj de la haveno kaj de la mara bazo, inkluzive de magazenoj, restas sekuraj. Normalaj operacioj reencepos, kiam la fajro estos regata kaj la loko sekurigita. Ĝi kondamnis la atakon kiel malobservon de la libia suvereneco kaj minacon al la mara sekureco, kaj anoncis jurajn kaj diplomatiajn paŝojn kaj komunan enketon kun Rusio.
En la sama komuniko la administracio rifuzis, ke libiaj havenoj, teritorio aŭ teritoriaj akvoj fariĝu «arenoj por pagigi kontojn aŭ eksporti internaciajn konfliktojn». Ĝi substrekis, ke Libio ne estas parto de la milito inter Rusio kaj Ukrainio nek de ajna armita konflikto ekster siaj limoj.
Ĝis dimanĉa posttagmezo neniu grupo asertis respondecon. La brita ĵurnalo The Guardian atribuas la suspekton al Ukrainio kaj parolas pri ukraina mara drono, dum DW kaj BBC ne nomas kulpulon. La afero do restas nekonfirmita.
Poste dimanĉe du libiaj militaj fontoj diris laŭ Reuters, citita de DW, ke komerca ŝipo estis celita de drona boato ĉe Bengazo kaj ke libiaj maraj fortoj savis ĝian ŝipanaron. Laŭ Al Jazeera, temis pri ŝipo kun malta flago. Ne estas tute klare, ĉu tiu atako rilatas al la atako kontraŭ la rusa ŝipo; ĝi estis raportita kiel dua atako.
Laŭ raportoj, libiaj maraj kaj aeraj fortoj kaptis dimanĉe vespere inter 12 kaj pli ol 20 maraj dronoj ĉe Bengazo. DW parolas pri pli ol 12, Al Jazeera pri pli ol 20.
La okazaĵo koincidis kun pliiĝo de ukrainaj longdistancaj atakoj kontraŭ Rusio. Sabate drono trafis rusan kargoŝipon en la orienta Balta Maro proksime de finnaj akvoj; la finna landlima gardo diris, ke Ukrainio efektivigis tiun atakon. En marto rusa petrolŝipo estis atakita en Mediteraneo proksime de maltaj akvoj, kaj libiaj oficistoj tiam kredis, ke temis pri mara drono. Libio mem estas dividita ekde la ribelo de 2011, kiu faligis Moammar Gadhafi, inter la registaro en Tripolo subtenata de Unuiĝintaj Nacioj kaj rivala orienta administracio subtenata de militestro Khalifa Haftar.


Komentoj