Malgranda aviadilo falis en la maron apud la marbordo de Misisipio, Usono, marde posttagmeze. Surŝipe estis ses personoj, kaj neniu postvivis la akcidenton.
Laŭ la Marborda Gardistaro de Usono plonĝistoj poste trovis en la fuzelaĝo la korpojn de kvar plenkreskuloj kaj de du knaboj, aĝaj je 8 kaj 10 jaroj. La nomoj de la viktimoj ne estas publikigitaj.
Pli frue savteamoj trovis la kabanon de la aviadilo flosantan sur la akvo. Ili vidis ankaŭ savboaton kaj tri savvestojn.
Juan Ros, parolanto de la Marborda Gardistaro de Usono, diris, ke la kabano de la aviadilo flosis sur la akvo. La deklaron raportis The Guardian.
La unuaj raportoj de The Guardian temis pri serĉado de ses homoj, dum la titolo de BBC jam anoncis, ke ses personoj mortis. BBC skribas, ke la korpoj estis reakiritaj; tial la serĉado verŝajne finiĝis, kvankam tion la raportoj ne diras eksplicite.
Ankoraŭ ne estas publike konate, kia aviadilo temis, kiu ĝin funkciigis, de kie ĝi ekflugis kaj kien ĝi direktiĝis. Ankaŭ la kaŭzo de la akcidento ne estas klara.


Komentoj