La Ministerio pri Internaj Aferoj de Gazao, kiu funkcias sub la aŭtoritato de Hamas, anoncis, ke israela aeratako marde mortigis brigadgeneralon Naeem Abu Nahel en la urbo Gazao. Li estis la ĝenerala direktoro de la Interna Sekureca Servo. Laŭ la ministerio, li piediris sur strato, kiam atako per drono trafis kaj mortigis lin.
Laŭ la BBC, Abu Nahel okupis la postenon nur dum du monatoj. Al Jazeera raportas, ke li estis 50-jara, kaj literumas lian nomon iom alie: Naim Abu Nahl. Laŭ la sama televidstacio, kvar aliaj homoj, inter ili palestina virino, estis vunditaj kaj transportitaj al la medicina komplekso al-Ŝifa. La kvartalo, kiun la atako trafis, estas plena de forpelitaj homoj kaj de provizoraj ŝirmejoj, aldonis Al Jazeera.
La israela armeo kaj la sekureca servo Shin Bet deklaris en komuna komuniko, ke ili trafis altrangan batalanton de Hamas, sed ne nomis lin. Poste la israela publika dissendanto Kan, citante israelajn fontojn, identigis la celon kiel Abu Nahl. Laŭ Kan, kies raporton citis Al Jazeera, li anstataŭis Moein al-Arbeid, kiun Israelo arestis en speciala operaco en septembro kaj kiu daŭre restas en israela malliberejo.
Laŭ France 24, la ĉefa tasko de la Interna Sekureca Servo estas kontraŭagi palestinanojn suspektatajn pri kunlaboro kun Israelo kaj kolekti informojn pri la planoj de Israelo. Tial la servo havas gravan rolon en la sekureca sistemo, kiun Hamas konservas en la partoj de la Gaza-sektoro, kiujn ĝi ankoraŭ regas.
La saman tagon okazis aliaj mortigaj atakoj. Laŭ kuracistoj, israela atako kontraŭ policejo en Ĥan Junis mortigis tri homojn; la ministerio pri internaj aferoj diris, ke du el ili estis policanoj. Alia atako apud la tiel nomata koridoro Necarim mortigis tri pliajn homojn, inter ili 17-jaran junulon, laŭ France 24. Laŭ tiu kanalo, almenaŭ sep homoj mortis en la atakoj de mardo, inkluzive de la altranga oficisto en la urbo Gazao. Ankaŭ la BBC raportis pri sep mortigitaj palestinanoj.
Hamas kondamnis la atakon. En komuniko la movado deklaris, ke «tiuj malkuraĝaj murdoj ne sukcesos rompi la volon de nia popolo».
La atakoj okazis malgraŭ batalhalto, kiun subtenis Usono kaj kiu estis subskribita la 11-an de oktobro 2025. La interkonsento ĉesigis la grandskalajn batalojn, sed ne haltigis la israelajn atakojn kaj ne kondukis al senarmigo de Hamas. Israelaj soldatoj laŭraporte nun regas ĉirkaŭ du trionojn de la Gaza-sektoro, dum je la komenco de la batalhalto ili regis iom pli ol duonon. Hamas tenas mallarĝan zonon laŭ la marbordo. Israelo akuzas Hamas, ke ĝi provas reorganiziĝi kaj rearmiĝi; Hamas tion neas kaj asertas, ke ĝi restas fidela al la batalhalto.
Israelo prezentas siajn agojn kiel memdefendon post la atakoj gviditaj de Hamas en oktobro 2023, kiuj mortigis 1 200 homojn kaj dum kiuj pli ol 250 homoj estis forkaptitaj kiel ostaĝoj. Laŭ France 24, ekde 2023 en Gazao estis mortigitaj pli ol 74 000 palestinanoj. Sendependa komisiono de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj diversaj esploristoj nomis la agojn de Israelo genocido, raportas France 24, kaj ankaŭ Al Jazeera uzas tiun terminon.
En la Gaza-sektoro loĝas ĉirkaŭ 2,1 milionoj da homoj. La plimulto el ili nun vivas forpelitaj de siaj hejmoj, en tendoj aŭ en improvizitaj ŝirmejoj, ofte en dense loĝataj zonoj kiel tiu, kie Abu Nahel estis mortigita.


Komentoj