Eŭropa Unio (EU) kaj Indonezio sabate subskribis liberkomercan interkonsenton, kiun la Unio priskribas kiel novan ĉapitron en la ekonomiaj rilatoj inter la du partneroj. Laŭ la germana elsendejo DW, la interkonsento kovras kunan merkaton de ĉirkaŭ 730 milionoj da homoj. La franca televidkanalo France 24 aldonas, ke per ĝi la eŭropa flanko akiras aliron al merkato de 280 milionoj da homoj en Indonezio, kiun la kanalo nomas la plej granda ekonomio de Sudorienta Azio.
La interkonsento konsistas el du partoj: la Ampleksa Ekonomia Partnereca Interkonsento (angle CEPA) kaj aparta Interkonsento pri Protekto de Investoj (angle IPA). Ĝia celo estas malpliigi la barojn al komerco kaj allogi investojn precipe en la sektoroj de elektraj veturiloj, elektroniko kaj medikamentoj. La subskribo venas post preskaŭ dek jaroj da intertraktado.
Unu el la plej gravaj punktoj estas la forigo de doganimpostoj. Laŭ DW, la imposto estos forigita por ĉirkaŭ 98 procentoj de la eŭropaj eksportaĵoj al Indonezio, dum France 24 raportas, ke 98,5 procentoj de la doganimpostoj inter la du flankoj malaperos. La Unio taksas, ke eŭropaj firmaoj povus tiel ŝpari pli ol 600 milionojn da eŭroj (ĉirkaŭ 658 milionojn da usonaj dolaroj) ĉiujare.
Ankaŭ Indonezio esperas profiti. Inter ĝiaj ĉefaj eksportaĵoj al Eŭropo, kiuj gajnos de la interkonsento, estas palmoleo, ŝuoj kaj teksaĵoj. Laŭ France 24, la interkonsento siavice donas al la Unio pli stabilan provizadon de nikelo, kiu estas uzata por produkti bateriojn.
La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, laŭdis la interkonsenton dum la subskriba ceremonio. „Ĉi tiu estas unu el la plej ambiciaj interkonsentoj, kiujn Eŭropa Unio iam ajn fermis en Azio“, ŝi diris laŭ DW. La indonezia ministro pri ekonomiaj aferoj, Airlangga Hartarto, emfazis la avantaĝojn por sia lando: „La profitoj por niaj eksportistoj estas konkretaj kaj mezureblaj“, li diris, kiel raportis DW. Airlangga Hartarto ankaŭ partoprenis programon de France 24 por priparoli la interkonsenton.
Dum la intertraktado la palmoleo kaj la senarbarigo estis inter la plej malfacilaj temoj. Por respondi al tiuj zorgoj, la interkonsento enhavas apartan protokolon pri palmoleo, same kiel mekanismojn por kunlaboro pri reguligaj demandoj kaj pri daŭripovo.
La interkonsento ankoraŭ ne validas. Oni atendas, ke la Eŭropa Parlamento aprobos ĝin, kaj la indoneziaj aŭtoritatoj devas fini la ratifan proceduron. Laŭ DW, la interkonsento ekvalidu en 2027. France 24 rimarkigas, ke la nunaj komercaj preferoj, kiujn Indonezio ĝuas ĉe la Unio, finiĝos la 1-an de januaro.
La subskribo estas parto de pli larĝa strategio de la Unio, kiu klopodas fermi serion da komercaj interkonsentoj kun diversaj partneroj. Per tio ĝi volas malpliigi sian dependecon de unuopaj ekonomiaj partneroj, ĉar la komerco kun Ĉinio kaj Usono fariĝis pli malfacila dum la lastaj jaroj. Laŭ DW, la tutmondaj ekonomiaj streĉitecoj daŭre kreskas.


Komentoj