La teknologia firmao Meta anoncis en sia ĉiujara raporto pri daŭripovo, ke ĝi rekonsideras la limdaton 2030 por sia celo atingi nulajn netajn emisiojn de forcejaj gasoj. Laŭ la firmao, la kialo estas la eksplodo de artefarita intelekto (AI), kiu postulas ĉiam pli da energio por datumcentroj. Meta raportis, ke ĝiaj netaj emisioj, kalkulitaj kiel karbondioksida ekvivalento, kreskis je 45 procentoj en 2025 kaj atingis 11,8 milionojn da tunoj.
Meta fiksis la celon en 2020. Ĝi ampleksas ne nur la propran agadon de la firmao, sed ĝian tutan valorĉenon, kaj devus esti atingita ĝis 2030. Nulaj netaj emisioj signifas, ke firmao reduktas siajn emisiojn kiel eble plej multe kaj kompensas la restantajn per atestiloj pri forigo de karbono el la atmosfero.
En la raporto Rachel Peterson, vicprezidanto de Meta respondeca pri datumcentroj, kaj Blair Swedeen, tutmonda estro de la firmao pri nulaj netaj emisioj kaj daŭripovo, skribis, ke la firmao nun estas „retaksanta niajn templimojn, la ordon de la paŝoj kaj la interajn celojn, inkluzive de la limdato 2030 por nia celo de nulaj netaj emisioj“. Estroj de la firmao ankaŭ skribis en la raporto: „La realo montriĝis multe pli komplika.“
Laŭ la kataraj novaĵservo Al Jazeera, la emisia cifero de Meta baziĝas sur kalkulmetodoj, kiujn klimataj aktivuloj rigardas skeptike. Tio signifas, ke la reala klimata efiko de la firmao povus esti alia ol tiu, kiun montras la oficialaj nombroj.
La problemo ne koncernas nur Meta. La Internacia Energia Agentejo (IEA) avertas, ke la emisioj de karbono de datumcentroj kreskos je 70 procentoj en ĉirkaŭ kvar jaroj, ĉar Usono kaj Ĉinio uzas fosiliajn brulaĵojn por provizi energion al la kreskanta sektoro de artefarita intelekto. Laŭ la agentejo, datumcentroj ĝis 2030 konsumos ĉirkaŭ duoble pli da elektro ol hodiaŭ, kaj artefarita intelekto respondecos pri tri kvaronoj de tiu kresko. En 2024 datumcentroj tutmonde uzis proksimume 415 teravathorojn da elektro, do ĉirkaŭ 1,5 procentojn de la tuta provizo.
Nuntempe en la mondo funkcias ĉirkaŭ 1 200 grandegaj datumcentroj, kaj centoj pliaj estas planataj. Studo publikigita en la scienca revuo Nature Sustainability, pri kiu raportis la franca agentejo AFP, trovis, ke 403 el la plej potencaj datumcentroj en Usono uzis ĉirkaŭ 2 procentojn de la elektro de la lando. Ilia karbona spuro estis komparebla kun tiu de la tuta Danio.
La decido de Meta aldoniĝas al vico da grandaj usonaj firmaoj, kiuj malpliigis siajn mediajn promesojn dum la dua prezidanta mandato de Donald Trump. La komerca reto Walmart agnoskis en 2024, ke ĝi ne atingos sian unuan celon pri emisioj. Google ĉi-jare raportis, ke ĝiaj emisioj daŭre kreskas, kvankam la firmao promesis en 2020, ke ĝis 2030 ĝi funkcios per senkarbona energio.
La aŭtoproduktanto General Motors ĉi-jare subtenis la malfortigon de regulo pri fuelkonsumo de aŭtoj, kiun entreprenis la registaro de Trump, kvankam la firmao antaŭe celis vendi ekde 2035 nur veturilojn sen emisioj. La trinkaĵfirmaoj Coca-Cola kaj Pepsi ŝanĝis la bazajn jarojn, laŭ kiuj ili mezuras siajn emisiajn celojn, kaj malpliigis siajn ambiciojn.
Tiuj paŝoj okazas en tempo, kiam la Pariza Interkonsento celas limigi la longdaŭran tutmondan varmiĝon al 1,5 celsiusaj gradoj super la nivelo de antaŭ la industria epoko. Por atingi tiun celon, emisioj devas rapide malkreski, dum la kresko de artefarita intelekto kaj de ĝiaj datumcentroj puŝas la energibezonon en la kontraŭan direkton.


Komentoj