19-a de novembro 2026
Internacia Kortumo: Mjanmao intencis detrui grandan parton de la rohinĝoj
La Internacia Kortumo de Justeco en Hago decidis, ke la sekurecaj fortoj de Mjanmao intencis neniigi gravan parton de la rohinĝa malplimulto dum la milita premoperacio de 2017. La kortumo ankaŭ konstatis, ke Mjanmao malobservis sian devon malhelpi genocidon.
