Usona armeo detonaciis 4,4 tonojn de malstabila plumba azido en Iovao
La usona armeo detonaciis proksimume 4,4 tonojn de degradiĝinta plumba azido ĉe la municia fabriko de la armeo apud Middletown en Iovao. Oficistoj diras, ke ĝis nun oni ne trovis plumbon en la ĉirkaŭaĵo, kie la provado daŭras.

