Antaŭ 3 tagoj
Miloj marŝis en Istanbulo kontraŭ la subpremado de opoziciaj amaskomunikiloj
Kelkmil homoj protestis dimanĉe en Istanbulo kontraŭ la fermado kaj transprenado de opoziciaj kaj sendependaj amaskomunikiloj en Turkio. La marŝo okazis kelkajn tagojn post polica trudeniro en la televidkanalon Sozcu TV.
