Ĉinio publikigis la skipon de la misio Shenzhou-24, per kiu la pakistana specialisto pri utila ŝargo Muhammad Zeeshan Ali iros al la ĉina kosmostacio Tiangong kiel la unua eksterlanda astronaŭto surŝipe. La lanĉo estas planita por merkredo je la 8:18 laŭ Pekina tempo (00:18 laŭ GMT) de la satelitlanĉa centro Jiuquan en norda okcidento de Ĉinio.
Ali, 40-jara, antaŭe estis pilotO de la Pakistana Aerarmeo. Kun li flugos la ĉinaj astronaŭtoj Tang Hongbo, 51-jara, kiu komandos la mision, kaj Wu Yi, 39-jara, flugteknikisto. La misio estos la unua komuna flugo de ĉinaj kaj eksterlandaj astronaŭtoj en la ĉina homhava kosma programo.
La mallonga restado de Ali daŭros ĉirkaŭ kvin tagojn; laŭ la pakistana kosma agentejo SUPARCO ĝi daŭros proksimume unu semajnon. Li plenumos kvar komunajn sciencajn projektojn pri biotekniko kaj materialoj, inkluzive de eksperimento pri fotosintezaj mikroorganismoj, nome cianobakterioj. Laŭ Al Jazeera, SUPARCO klarigis, ke la semajno en orbito servos por startigi kaj instali eksperimentojn kaj registri datumojn pri tio, ĉu la aparataro postvivis la ŝarĝojn kaj vibradon dum la lanĉo.
Ali revenos al la Tero per la kosmoŝipo Shenzhou-23. Zhu Yangzhu, membro de la skipo de Shenzhou-23, restos en orbito ĉirkaŭ unu jaron. Tang Hongbo partoprenis jam du kosmoflugojn kaj fariĝos la unua astronaŭto, kiu enŝipiĝos en Tiangong trifoje.
Laŭ Al Jazeera, Qamarul Islam, iama altranga oficisto de la Instituto pri Kosmoteknologio, diris, ke la eksperimentoj estis elektitaj post kiam SUPARCO invitis pakistanajn esplorinstitutojn proponi projektojn. La misio apartenas al interkonsento pri astronaŭtoj, kiun SUPARCO kaj la Ĉina Oficejo pri Homhava Kosmoflugo (CMSA) subskribis en Islamabado en februaro 2025.
Ali kaj Khurram Daud estis elektitaj tra tri etapoj, inkluzive de medicinaj, psikologiaj kaj teknikaj taksoj, kaj komencis trejnadon en Pekino la 24-an de aprilo. La 22-an de aprilo CMSA nomis ilin rezervaj astronaŭtoj. Daud ne estis nomita en la skipon; laŭ Al Jazeera lia statuso por pli posta misio estas neklara.
Ĉe novaĵkunveno Ali diris: «Mi portas la nomon de Pakistano sur mia ŝultro, la esperojn de 250 milionoj da pakistanoj.» Li aldonis: «Al ĉiu infano, kiu rigardas dum mi estas en orbito, rigardu al la ĉielo kaj memoru, ke mi estas tie supre kun viaj revoj.» Tang Hongbo rakontis al raportistoj, ke la etikedoj kaj uzinstrukcioj en la kosmoŝipo kaj la stacio estas ĉiuj en la ĉina, kaj ke la pakistana astronaŭto komencis la trejnadon preskaŭ sen scioj pri la lingvo.
En intervjuo kun CGTN, laŭ Al Jazeera, Ali esprimis esperon, ke la sekva ĉapitro de ĉina-pakistana kosma kunlaboro iros de unu astronaŭto kaj unu flugo al pluraj komunaj flugoj, al la Luno, Marso kaj pli for. Li nomis la mision «ellanĉejo». Li ankaŭ diris, ke la du landoj en rimarkinde mallonga tempo transformis pilotOn en astronaŭton.
Pakistano kaj Ĉinio ĉi-jare festis 75 jarojn de rilatoj. Ali ne estas la unua pakistano en kosmo: Namira Salim, esploristino de polusaj regionoj loĝanta en Monako, flugis per la misio Galactic 04 de Virgin Galactic en oktobro 2023. Ĉinio konstruis sian propran stacion post kiam ĝi estis ekskludita el la Internacia Kosmostacio; usona leĝo de 2011 malpermesas al NASA duflankan kunlaboron kun Pekino. Tiangong havas skipojn de tri astronaŭtoj, kutime ŝanĝatajn ĉirkaŭ ĉiujn ses monatojn. Ĉinio celas la unuan homhavan surlunigon antaŭ 2030, dum NASA planas surlunigi astronaŭtojn en 2028.


Komentoj