Ĵaŭdo, la 26-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Bonaj novaĵoj

La cerba regiono, kiu antaŭplanas nian lingvon

Dum pli ol cent jaroj, neŭroscienco dividis la homan lingvokapablon en du apartajn ĉefstaciojn: la areon de Broca, respondecan pri la produktado de parolo, kaj la areon de Wernicke, situantan en la malantaŭa parto de la supra tempia giruso (posterior superior temporal gyrus — pSTG) kaj tradicie konsideratan la centro por kompreni aŭditajn vortojn. Tamen, ĉi tiu klasika modelo havis ĝenan fendetojn: pacientoj kun lezoj en la areo de Wernicke ne nur malfacile komprenas lingvon, sed ankaŭ spertas gravajn perturbojn dum parolado mem. Nova studo de la Universitato de Kalifornio en San-Francisko (UCSF), publikigita en la revuo Science, finfine solvis ĉi tiun historian paradokson.

Neŭronoj, kiuj laboras antaŭ la sono

La esplorteamo, gvidata de sciencistoj inkluzive de Silva kaj kunlaborantoj, uzis progresintajn intrakraniajn registraĵojn por observi la agadon de neŭronaj populacioj kaj unuopaj neŭronoj en la cerbokortekso de 28 partoprenantoj dum ili plenumis taskojn de aŭskultado kaj parolado.

Ĝis nun, la reganta teorio proponis, ke la areo de Wernicke subtenas paroladon nur nerekte, nome, kontrolante aŭdan retrokuplon (do, aŭskultante nian propran voĉon dum ni parolas por korekti erarojn). Tamen, la datumoj el UCSF montris ion tute alian. Specifa subregiono ene de la maldekstra malantaŭa supra tempia giruso aktiviĝas antaŭ ol la persono komencas eldiri vorton, kaj eĉ pli frue ol la motoraj regionoj de la cerbo, kiuj regas la muskolojn de la buŝo kaj laringo.

Per kombino de elektra cerbostimulado kaj analizo de pacientoj, al kiuj oni kirurgie forigis ĉi tiun zonon, la esploristoj pruvis kaŭzan ligon: interrompi ĉi tiun areon rekte kaŭzas erarojn en la vortproduktado.

Kodigo de tutaj vortoj, ne nur sonoj

Unu el la plej fascinaj malkovroj de la studo rilatas al la speco de informo, kiun ĉi tiu cerba regiono prilaboras. Dum najbaraj aŭdaj areoj kodigas malaltnivelajn trajtojn kiel unuopajn sonojn aŭ artikulaciajn movojn, ĉi tiu specialigita subgrupo de neŭronoj en la areo de Wernicke reprezentas ecoĵn de tutaj vortoj, kiel ilian longecon kaj oftecon en la lingvo.

Krome, unuopaj ĉeloj en ĉi tiu regiono montris selekteman respondon al specifaj vortoj kaj aktiviĝis kaj dum aŭskultado kaj dum parolado. Tio pruvas, ke la kompreno kaj la produktado de lingvo ne estas administrataj de tute apartaj sistemoj, sed kunhavas komunan neŭran arkitekturon ĉe la komenco mem de la parolprocezo.

Espero por cerbo-komputilaj interfacoj

Krom renversi jarcentan dogmon en neŭrologio, ĉi tiu malkovro havas profundajn praktikajn implicojn. En pruv-koncepta eksperimento kun persono suferanta pro paralizo kaj nekapabla paroli, la esploristoj sukcesis uzi la signalojn de ĉi tiu regiono por deĉifri kaj la intencitan parolon kaj la perceptitan lingvon per cerbo-maŝina interfaco.

Ĉi tio malfermas novan celon por estontaj neŭroprotezoj destinitaj restarigi komunikadon al homoj kun severaj movaj aŭ parolaj handikapoj. Samtempe, ĝi helpos neŭrokirurgojn pli precize mapi kaj protekti la lingvajn centrojn dum operacioj, kaj donos novan lumon al tio, kiel infanoj lernas paroli kaj kiel lingvo disvolviĝas en kondiĉoj kiel aŭtismo.

Eblas legi la studaĵon angle ĉi tie.

Komentoj