La Blanka Domo en Vaŝingtono forigis Sean Cairncross el la posteno de nacia direktoro pri cibersekureco. Tio okazis post semajno, dum kiu serio de teknikaj paneoj en Usono malhelpis la aertrafikon, bankajn servojn, retpoŝtajn servojn kaj retojn de nacia sekureco. Lian taskon provizore transprenos Kirsten Davies, kiu ĝis nun respondecis pri informadiko en Pentagono, la usona Defendministerio.
La usonaj medioj ne tute samopinias pri la cirkonstancoj de la foriro. Laŭ DW, Cairncross forlasas sian postenon, kaj la novaĵon unue raportis vendrede la retejo Axios kaj aliaj usonaj medioj. France 24 kontraŭe skribas, ke li estis maldungita, kaj ke tio okazis ĵaŭde. Persono proksima al la Blanka Domo, kiu parolis al France 24 kondiĉe ke oni ne publikigu sian nomon, deklaris: „La prezidanto plene subtenis la maldungon de Sean Cairncross el lia posteno.“
Baldaŭ post la unuaj raportoj pri la foriro, usona ministro pri eksteraj aferoj Marco Rubio anoncis en la socia reto X, ke Davies estos la nova direktoro pri cibersekureco. „Mi antaŭĝojas pri komuna laboro por plifortigi la cibersekurecon de Usono“, li skribis. Laŭ DW, la informon, ke Davies okupos la postenon provizore, konfirmis oficistoj de la Blanka Domo.
Ankaŭ defendministro Pete Hegseth laŭdis Davies en deklaro pri ŝia laboro en Pentagono. „Ni estas certaj, ke ŝi antaŭenigos la programon ‚Usono unue‘ de prezidanto Trump en la tuta kampo de cibersekureco“, li diris.
La paneoj, kiuj antaŭis la ŝanĝon, estis vastaj kaj videblaj por la publiko. Ili inkluzivis haltigon de la aertrafiko tra la tuta lando, panon ĉe Microsoft, kiu trafis retpoŝtajn servojn, kaj provizoran interrompon de la reto de la Nacia Sekureca Agentejo (NSA). La registaro de prezidanto Donald Trump estis kritikata pro sia reago al la okazaĵoj.
Altrangaj usonaj oficistoj asertis, ke ne ekzistas pruvoj pri ciberatako. La plej alta respondeculo pri spionado de Usono diris merkredon, ke la interrompoj estis apartaj paneoj de servoj, ligitaj al prizorgaj laboroj kaj teknikaj ŝanĝoj, kaj ne kunordigita atako nek atako subtenata de iu ŝtato. La precizaj kaŭzoj de ĉiu unuopa pano tamen ne estis publike klarigitaj.
Donald Trump nomumis Cairncross en 2025 kiel sian ĉefan konsiliston pri politiko de cibersekureco kaj protekto de datumoj, kaj la Senato aprobis la nomumon. En sia rolo li kontrolis la politikon kaj strategion pri cibersekureco en la tuta federacia registaro. Antaŭe li jam laboris en la unua registaro de Trump kaj estis gvidanto ĉe la Nacia Komitato de la Respublikana Partio.
La foriro de Cairncross povas krei politikan defion por la Blanka Domo. Lia definitiva sekvanto en la posteno bezonos la aprobon de la Senato, kaj ekde januaro la Senaton regos la Demokrata Partio. Tial ne estas certe, kiom rapide la registaro povos plenigi la postenon per konstanta direktoro.


Komentoj