Ĵaŭdo, la 26-a de novembro 2026 Ludoj Novaĵoj en Esperantujo →

Mondo

Trump, Xi kaj Putin kunvenis por la unua triflanka pintkunveno en Ŝenĵeno

La prezidentoj de Usono, Ĉinio kaj Rusio ĵaŭdon interparolis triope en la ĉina urbo Ŝenĵeno, flanke de la pintkunveno de APEC. Atomaj armiloj kaj la milito en Ukrainio estis inter la ĉefaj temoj, sed analizistoj ne atendas grandajn interkonsentojn.

Fumikas Sagisavas / Wikimedia Commons / CC0

La usona prezidanto Donald Trump, la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la rusa prezidanto Vladimir Putin ĵaŭdon kunvenis en Ŝenĵeno, en suda Ĉinio, por sia unua triflanka pinta renkontiĝo. La interparolado okazis flanke de la pintkunveno de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEC), kies ĉefa evento la saman tagon kunigas reprezentantojn de 21 ekonomioj ĉirkaŭ la Pacifika Oceano. Laŭ la raportoj, neniam antaŭe la gvidantoj de la tri landoj renkontiĝis en tia formo.

Antaŭ la interparoloj, kiuj okazis malantaŭ fermitaj pordoj kaj daŭris ĉirkaŭ 55 minutojn, la tri prezidentoj pozis por komuna foto. Pli frue en la sama tago Trump aparte renkontis ambaŭ siajn kolegojn. Lia duopa kunveno kun Xi daŭris ĉirkaŭ unu horon kaj estis jam la tria inter ili ĉi-jare. Jam merkredon Xi persone akceptis la usonan prezidentan aviadilon Air Force One sur la flughavena startejo.

En sia malferma parolado, pri kiu raportis la ĉina novaĵagentejo Xinhua, Xi diris, ke „la mondo vivas en paco, kiam la grandaj potencoj vivas en harmonio”. La ĉina prezidanto ankaŭ deklaris, ke atomaj armiloj devus esti tute malpermesitaj kaj detruitaj, kaj alvokis al mondo sen atomaj armiloj.

Trump siaflanke diris, ke la tri landoj havas unikan pozicion por diskuti pri atomaj armiloj. La usona prezidanto insistis, ke la kontrolo de atomaj armiloj estu centra temo de la renkontiĝo, kvankam Pekino kontraŭis tion.

Putin anoncis, ke la milito en Ukrainio estos la ĉefa temo de lia parto de la diskuto. Jurij Uŝakov, konsilisto de Kremlo pri ekstera politiko, diris laŭ la rusa ŝtata novaĵagentejo TASS, ke „la renkontiĝo inter la rusa kaj la usona gvidantoj iris bone”. Laŭ Al Jazeera, Uŝakov aldonis, ke Putin forlasis la interparolojn en bonega humoro.

Trump laŭdis sian ĉinan kolegon. „Li estas granda prezidanto, unu el la grandaj prezidantoj de Ĉinio”, li diris al la usona televidkanalo Fox News. Laŭ Al Jazeera, Trump ankaŭ asertis, ke Usono kaj Ĉinio dividis siajn doganimpostojn en justa maniero. Li krome priskribis la komercan konsilion, pri kiu la du landoj interkonsentis dum la pintkunveno en Pekino en majo, kiel ilon, kiu alportas ekvilibron al la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

La medioj tamen malsame prezentis la signifon de la renkontiĝo. Trump nomis ĝin historia; laŭ France 24 li diris: „Ni vere faras historion.” Analizistoj citataj de Al Jazeera, aliflanke, opinias, ke la interparoloj verŝajne ne kondukos al gravaj interkonsentoj, ĉar la tri landoj profunde malkonsentas pri Ukrainio, Irano, atomaj armiloj kaj komerco.

James Bays, diplomatia redaktoro de Al Jazeera, atentigis pri la malsamaj politikaj horizontoj de la tri gvidantoj. Putin gvidas Rusion jam de 26 jaroj, kaj Xi estras Ĉinion de 14 jaroj, dum al Trump restas 26 monatoj en la ofico. Trump mem memorigis, ke li estas ĉe la potenco de du jaroj, ekde sia reveno al la Blanka Domo.

Fontoj: Al Jazeera, France 24

Komentoj