Estonio sciigis, ke ĝiaj sekurecaj fortoj malhelpis suspektatan atencon kontraŭ la defendoindustria firmao Threod Systems en Viimsi, norde de la ĉefurbo Talino. La provo de brulatenco aŭ sabotado okazis sabate nokte. Laŭ la estonaj aŭtoritatoj, la atencon ordonis GRU, la armea spionservo de Rusio. Kiel respondon, la estona registaro decidis fermi ĉiujn limtransirejojn kun Rusio ekde la 1-a de decembro.
Threod Systems produktas senpilotajn aviadilojn, ofte nomatajn virabeloj, kaj por esplorado kaj por atakoj je granda distanco. La sekurecaj fortoj arestis plurajn suspektatojn. Laŭ The Guardian kaj Al Jazeera temas pri ok homoj. La ĉefa prokuroro Astrid Asi diris, ke ĉiuj ok arestitoj loĝas en Latvio.
La ĉefministro Kristen Michal deklaris, ke grandaj damaĝoj estis evititaj danke al la sekurecaj rimedoj de la firmao kaj al la rapida reago de la polico kaj aliaj instancoj. En mesaĝo en sociaj retoj li metis la okazintaĵon en pli larĝan kuntekston: „Tio estas parto de la pli vasta hibrida milito de Rusio kontraŭ Eŭropo, kies celo estas malpliigi la subtenon al Ukrainio kaj la premon sur Rusion.“
La ekstera ministro Margus Tsahkna anoncis la fermon de la limo kaj klarigis, ke li jam informis pri la decido siajn kolegojn en Finnlando, Latvio kaj Litovio. „Rusio devas kompreni, ke malamikaj agoj kontraŭ Estonio havas sekvojn“, li skribis en sociaj retoj.
Nuntempe Estonio havas tri transirejojn al Rusio: en Narva, Luhamaa kaj Koidula. La transirejo en Narva jam estas parte limigita, ĉar Rusio en februaro 2024 ĉesigis tie la trafikon de veturiloj, kvankam piedirantoj plu povis transiri la limon. Estonio estis unu el la malmultaj ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU), kiuj ankoraŭ permesis transiri la limon al Rusio. Post la fermo tia ebleco ne plu ekzistos.
Ne estas la unua fojo, ke estona defendoindustria firmao fariĝas celo de simila atako. En aŭgusto oni provis bruligi instalaĵon de Milrem, subkontraktisto de la defenda sektoro kun sidejo en Talino. Ankaŭ tiam la polico arestis latviajn civitanojn.
La estona registaro priskribas la lastan okazintaĵon kiel parton de pli larĝa hibrida kampanjo de Rusio, ligita al ĝia milito kontraŭ Ukrainio. Per tia esprimo oni kutime celas agojn, kiuj ne estas malfermaj militaj atakoj, sed ekzemple sabotadon, spionadon aŭ disvastigon de malveraj informoj. Estonio estas membro de EU kaj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO).
Moskvo reagis kritike. Rusaj oficistoj prezentis la fermon de la limo kiel signon de rusofobio. La proparolantino de la rusa ekstera ministerio, Maria Zaĥarova, diris al la rusa novaĵagentejo TASS: „Ni kontrolos ĉion ĉi por vidi, ĉu ĝi estas vera.“ Ĝis nun ne estas klare, kiel Rusio respondos al la decido de Talino.
Ho, Estonio, nekredebla novaĵo.
Test test 😵😵
Nu… Kion fari, ĉu?